-->

Gravitavio «Carido»

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Gravitavio «Carido», Rybakov Vja?eslavo-- . Жанр: Альтернативная история. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Gravitavio «Carido»
Название: Gravitavio «Carido»
Автор: Rybakov Vja?eslavo
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 169
Читать онлайн

Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн

Gravitavio «Carido» - читать бесплатно онлайн , автор Rybakov Vja?eslavo

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

Перейти на страницу:

Epilogo

1

Avo Bazilo, en ĉiama sia flikita vesto kun sola butono sur vata, ia gulag-aspekta pantalono, kiel ĉiam, sidis sur benketo antaŭ la lernejo, fumis memfaritan cigaredon kaj aŭskultis pepantan transistoran ricevilon.

— Nu, fino, fek'! — kun infaneca ĝojo salutis li min. — Fino venis al Kaŭkazo!

— Kio okazis? — demandis mi, rigardinte al la horloĝo. Ĝis komenco de la leciono restis ankoraŭ iomete pli ol kvaronhoro; mi eksidis apud la avo, prenis el la poŝo ŝparitan antaŭhieraŭ, ĉifitan kaj disŝutantan tabakajn pecetojn cigaredon, kaj la avo gasteme permesis al mi bruligi ĝin de la sia, por mi ne malŝparu alumeton. Bona animo.

— Do, kio ja, fik', — klarigis li, kiam mi ekfumis. — Irako, ŝajne, al Azerbajĝano kiel humanitaran helpon vendis atoman bombon. La armenaĉoj, klara afero, ekkriis. La diasporo kolektis monon kaj de Kravĉuk [99] aĉetis submarinon kun raketoj. Per helikopteroj transportis ĝin, fek', al Vorotano. Navigi tie ĝi ne povas, malprofunde, sed kuŝas meze de la rivereto kaj lukojn movas, jen tuj, fek', pafos. Ŝevardnadze [100] diris, ke ĉio ĉi, merde, estas intrigoj de Rusio…

Mi penis enspiri la fumon pli profunde, sed tabako ŝutiĝis en la buŝon el tuj malsekiĝinta kaj disfalinta malforta papera cigaredpinto. Mi devis kelkajn fojojn kraĉi.

— Per la fingro korektu, — konsilis la avo, interesite observanta miajn agojn. El la ricevilo ŝutiĝis obtuza rapidparolado: «Saraevo… Bosnio… vica sanga akcio de kolumbia mafio… "ruĝaj kmeroj" rompis interpaciĝon… novaj pereintoj en Somalio… Angolo… kunpuŝiĝo sur limdifina linio inter Ĉeĥio kaj Slovakio, estas pereintoj… nepacigebla opozicio… vica eksplodo de rasaj popolekscitoj en Florido… batado de turkaj elmigrintoj en Munĥeno… eksplodita aŭtobuso kun israelaj civitanoj… eksplodita ankoraŭ unu superbazaro en Londono…»

Novaĵoj.

Alvenis Dimĉjo, la ŝoforo de la lasta ŝarĝaŭto en Virico. [101]

— Saluton, inteligencio! — diris li.

— Saluton! — ĥore respondis mi kaj la avo.

— Kaj mi hieraŭ aliplanedan flugteleron vidis, — sciigis Dimĉjo, diligente korektante multenombrajn zipojn sur sia jako. — Jen tiel super Oredeĵo ĝi trairis malalte kaj al Peterburgo forfajfis.

— Ne mensogu, fikulo, — severe diris la avo. Liaj okuloj haltis, li eĉ etendis la kolon. — Jen, putino, denove flugas.

Ni turniĝis. Flanke de lensovetaj pozicioj, malrapide irante kontraŭ vento, glitis malgranda bela blanka disko. Eĉ ne disko, sed io simila al duflanke konveksa lenso. Laŭ rando de supera konveksaĵo, proksime unu al alia, iris vico de malhelaj rondoj — ĉu vidlukoj, ĉu simple ornamaĵo.

— Eĥ! — domaĝe diris Dimĉjo. — Se mi povus ĝin per «Stinger» [102] fiki!

— Do, pro kia kaco vi gapas, fek'?

Dimĉjo ĉagrenite grimacis.

— Antaŭ du tagoj mi la mian en Tosno interŝanĝis al du boteloj da «Agdamo». [103] Drinki deziregis — ne povis rezisti!

— Nu, ĉu trinkis? — kun vigla intereso demandis avo Bazilo.

— Unu eltrinkis, sed en la alia, fik', troviĝis akvo! Mi tiun komerciston se renkontos — la testikojn deŝiros!

— Ne renkontos vi lin, — grumblis la maljunulo. — Ili dufoje sur sama loko ne komercas.

La flugtelero foriris malantaŭ arbareton.

La radiricevilo informis: «…pridiskuto de tagordo de la kongreso. Laŭ vico da demandoj evidentiĝis seriozaj malkonsentoj, kaj la deputitoj disiris por tagmanĝo, ne veninte al unueca opinio…»

Eksonis sonorilo kaj mi, deĵetinte la cigaredstumpon, ekstaris.

— Semu racian, bonkoran fervore, [104] — tuj diris Dimĉjo, — semu, vin dankos la blatoj elkore… [104]  Sukceson, Aleksandro Petroviĉ.

— Kaj al vi ses futojn sub antaŭaj radoj, — respondis mi per afablaĵo al afablaĵo.

En la lernejo estis malmultaj homoj. Nur etuloj kuradis ie, akre kriante en anguloj — sed pli aĝaj geknaboj estis maloftaj. Estas strange, ke entute ankoraŭ iu frekventas. Ja abundas aferoj. Unuj trapenetras en Puŝkinon, en Tosnon, eĉ en Lubanjon al bazaroj. Aliaj — jam tute spertaj — faras noktajn rajdojn laŭ fremdaj teritorioj en Pulkovo, por ŝteli ion el stokejoj aŭ el deponejoj, aŭ kapti panan ŝarĝaŭton, finfine. Triaj honeste perlaboras sian panon sur Oredeĵa limo. Mankas tempo por lernado…

El necesejo aŭdiĝis sovaĝa tintado de gitaro kaj ĥora kantado — la knaboj provludis, prepariĝis festi Tagon de sendependeco. Mi iomete stumblis sur ŝtupo, fiksaŭskultante. A ha, mi konas tiun kanton, ĝi estas amatora. Nomiĝas «Smolnyj». [105] Ĝi ne tute aktualas, certe — sed kion eblas postuli de la knaboj, se eĉ la granda literaturo ne moviĝis plu ol insultado de komunistaĉoj? La knaboj honeste, malespere penante superkrii unu alian, sed kvazaŭ speciale ne trafante eĉ unu noton, kantaĉis laŭ motivo de «Ĉe via peronet'» de Malinin: [106]

Ĉe via palacet'
Mi pensis pri marksismo,
Ĉe via palacet'
Mi rememoris ĝin,
Ĉe via palacet'
La rev' pri komunismo
Reekflamiĝis, sed
Vi forfikigis ĝin!

Mi ekiris plu. Necesas ankoraŭ provludi kaj provludi.

Hodiaŭ mia oka «a» klaso konsistis el kvin homoj. Tri knabinoj kaj du knaboj.

Manjo Mjakiŝeva, belulino, la nacia fiero de Virico. Dum lastaj monatoj ŝi paradis en tute kapturniga kompleto — bonega importa pantalono, jaketo, ĉiam butonumita tiel, ke ĝi tegis ŝian korpon; ĉiuj sciis, ke ŝi ne malŝparis eĉ kopekon. Al petolaj demandoj pri deveno de la kompleto Manjo, modeste ridetante, respondadis: «Trovis». Vere, ŝi ĝin trovis en aŭgusto sur plaĝo — iu stultulino-peterburganino, el lastaj frenezaj turistoj, ne sciantaj, kioma jaro nun estas, decidis bani sin en romantika soleco, komprenu, en mateniĝa nebulo… Manjo komencis almezuri la pantalonon, kaj la stultulinon, kiam tiu komencis tro indigniĝi, ofendiĝinte dronigis; volumeton de krimromanoj de Chase, kuŝintan sub la jaketo, ŝi interŝanĝis en Pavlovsko kontraŭ paro da higienaj tamponoj, kaj la vestaĵojn prenis por si.

Tanjo Kokovceva, la plej gaja homo en la klaso. Mi subrigardis antaŭnelonge, kiel dum lasta kontrollaboro pri algebro ŝi elesploradis ĉe najbaroj, kiom estos kvinoble sep, kaj ne kredis, ke eĉ tridek kvin. Nur informiĝinte ĉe la tria — pli ĝuste, ĉe la kvara, ĉar la tria mem ekdubis kaj, montrinte maloftan en niaj tempoj honeston, ne prenis sur sin respondecon suflori — ŝi, balancante la kapon kun miro, enskribis en la kajeron la rezulton. Sed tri abortojn ŝi eltenis, ŝajne, sen ajna malutilo por la sano. Tre fidinda kamarado.

Stella Jeŝko — mi nenion povas diri pri ŝi, simple nenion. Mi ne aŭdis de ŝi eĉ unu vorton. Laŭ mi, ŝi estas kretenino, infano de alkohola koncipo. El unu klaso al alia ŝin oni transigas, indikante en atestoj egalmezuran, homogenan, se eblas tiel diri, vicon da trioj. Ja ne decus indiki duojn; kien ŝi poste kun duoj trafos? Kvankam, tamen, ankaŭ kun trioj? Ĉu ne estas tutegale?

Nu, kaj fratoj Gusev. Seriozaj batalantoj. Unu el ili — mi jam ne memoras, kiu — en antaŭa jaro venis al leciono kun pistolo «Makarov».

Mi estis malfermonta la buŝon, sed Venĉjo Gusev, komforte duonkuŝanta ĉe unua tablo el maldekstra vico — la brakoj apogiĝis per kubutoj al la malantaŭa tablo, la piedoj, unu super la alia, estis elstarigitaj en trairejon inter la tabloj, la jako estis malbutonumita kaj distirita de potenca brusto — pigre antaŭis min.

— Ni, Aleksandro Petroviĉ, venis diri, ke ni ne plu intencas frekventi viajn lecionojn.

Mi silentis iom. Poste sidiĝis ĉe mian instruistan tablon kaj diris:

— Bone, geknaboj. Donu tiuokaze al mi viajn poent-kajerojn, mi tuj enskribos triojn por la duonsemestro, kaj ni finu kun tio.

— Kia vi estas plaĉulo, — diris Tanjo. — Permesu al mi vin kisi!

— Iomete pli poste, — respondis mi. — Unue ni faru niajn aferojn.

Juĝante laŭ ĉio, ili estis agrable mirigitaj de mia konsentemo. Ŝajne, ili prepariĝis al serioza batalo.

Mi enskribis triojn, kaj indikis ilin ankaŭ en klasa libro. Tanjo, honesta knabino, prenante de mi sian poent-kajeron, kliniĝis, amike alpremiĝis per la busteto al mia ŝultro, kaj ŝmace kisis mian vangon.

— Nur la lipŝminkon viŝu poste, — diris ŝi, revenante al sia loko.

— Dume ĝi restu, — respondis mi. — Al mi tiel pli plaĉas.

Ili komencis nehaste kolekti siajn aĵojn. Koĉjo Gusev ĵetis sur la ŝultron rimenon de sia eluzita cilindra «Pumo».

— Atendu minuton, geknaboj, — diris mi. — Nun, kiam ĉiuj formalaĵoj estas ordigitaj, kaj vi ne povas atendi ian ajn insidon de mi, mi simple volas demandi: kial?

— Aĥ, ja por kio al ni… — komencis Koĉjo, sed Venĉjo interrompis la fraton.

— Atendu, Koĉjo, ĉu vi estas pugo aŭ viro, — diris li. — Ja la instruisto homan konversacion proponas.

Li residiĝis. Tiam eksidis ankaŭ ceteraj.

— Iu el granduloj, kiu ĝuste, vi devas pli bone scii, diris: historio instruas nur pri tio, ke ĝi pri nenio instruas. Ni inklinas opinii tiun aserton vera. Aparte por tiu ĉi feka lando, en kiu instruistoj de historio kaj de ceteraj sciencaj komunismoj de generacio al generacio ricevis salajron eksklude por tio, ke nenion sciis, nenion povis, kaj nur perfortis infanajn cerbojn per sensencaĵo.

— Penson nebuligadis! — konfirmis Koĉjo.

— Ĉu la solan? — demandis mi.

Manjo, la plej inteligenta, komprenis, kaj ekridis.

Mi ĉirkaŭrigardis ilin. Kion mi povis respondi? Li pravis kaj ne pravis. Mi povus diri, ke historio instruas pri multaj veraj aferoj tiujn, kiuj kapablas lerni; ekzemple, pri tio, ke la okazantan nun oni devus ne allasi per ajna prezo, ja tio okazis ankaŭ antaŭe, kaj ĉiam finiĝis same — ĝuste terura malalfabeteco de politikistoj, komparebla, eble, nur kun ilia sintrotakso «Mi ja estas pli saĝa, ol tiuj, kiuj estis antaŭe», malligas iliajn petolemajn manojn. Sed por dekkvinjaruloj la okazanto dum lastaj kvin — sep jaroj estis la sola konata de ili formo de ekzistado, iele ili adaptiĝis al ĝi; se detrui tiun adaptitecon, ili, junaj, pereos. Mi povus skribi sur la nigra tabulo plej elementajn formulojn, priskribantajn dinamikon de socia entropio, kaj ili pruvus, kiel duoble du: ju malplia estas socio, des malpli da variantoj de evoluo ĝi havas kaj des malpliajn, sekve, ĝi havas ŝancojn elvivi — sed la geknaboj malbone memoras, kiom estas duoble du. Kaj mi demandis nur:

Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название