-->

Gravitavio «Carido»

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Gravitavio «Carido», Rybakov Vja?eslavo-- . Жанр: Альтернативная история. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Gravitavio «Carido»
Название: Gravitavio «Carido»
Автор: Rybakov Vja?eslavo
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 169
Читать онлайн

Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн

Gravitavio «Carido» - читать бесплатно онлайн , автор Rybakov Vja?eslavo

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

Перейти на страницу:

— Bonvolu, — diris Haushoffer, iomete depaŝinte flanken de la periskopo, levis al la buŝo la botelon kaj faris gluton.

En nigra senfunda abismo pendis ronda, iomete hirtita bulo de fajro. Dum kelkaj sekundoj mi afekciite palpebrumis — la okulo malrapide adaptiĝis al tranĉa lumo — kaj la memoro senorde ĵetiĝis de unu asociaĵo al alia, penante kompreni, al kio tio similas…

— Kaj se pli larĝe — do jen tiel, — diris Haushoffer kaj, mallerte alpreminte la konjakon sub la akselo, per ambaŭ manoj iomete turnis larĝan gradigitan radon, ĉirkaŭintan la korpon de la periskopo.

La bulo fulmorapide ŝrumpis, iĝis guto. Kaj malproksime flanke de ĝi, en densa, nekredeble densa kaj, ŝajne, senlima mallumo al la okulo subite ŝajnis apenaŭ rimarkeblaj fajreroj. Du… tri…

En plena konfuzego mi rigardis al Haushoffer.

— Tio… tio…

— La Suna sistemo, malgranda kristalo, — raŭke diris Haushoffer kaj denove glutis el la botelgorĝeto.

Interne de mi ĉio ŝiriĝis. Sekundon poste kvazaŭ paralizanta veneno ekfluis laŭ miaj vejnoj, unu mia mano, kuŝinta sur la tubo de la periskopo, senforte deglitis de ĝi kaj ekpendis. Post ankoraŭ momento ĝin sekvis la alia. Mi freneze ekdeziris sidiĝi.

— Do, ĉu li tamen sukcesis?..

— Jes. Stupak kreskigadis tion de la sesdek sesa ĝis la sesdek naŭa. Kaj poste ĉio estis tute simpla. Entute la ideo simplas, kiel a-bo-co. Por prepari necesan por venenigo de almenaŭ unu miliono da homoj kvanton da drogo de Raschke, la tuta ĥemia industrio de tiama Germanio devus labori dum pli ol sepcent jaroj. Sed se tuta planedo Tero havas radiuson dek ok milimetroj, — Haushoffer ŝancelis la gluglintan botelon al la kaldrono, kaj poste, por la movo ne malŝpariĝu vane, en revena ŝancelo alportis la botelon al la buŝo kaj faris gluton, — sufiĉas per ordinara friza disŝprucigilo dispolvigi en la atmosfero unu solan laboratorian guteton, kaj la afero estas farita. Ĉar Stupak pleje revis pri forigo de rusia carismo, do li, nature, ŝprucigis rekte super eŭropa Rusio. Nu, kaj poste ventoj, pluvoj kaj tajdoj disportis laŭ la tuta planedo, certe, laŭ Eŭropo — unuavice… Komenca potenca rezulto de la enŝprucigo, disiginta ilian historion disde la nia, estis Franci-Prusia milito kaj Pariza komunumo, ĝuste ili donis komencan eksplodon de via statistiko… Aĥ jes, ja ĉiuj ĉi nomoj por vi estas sensencaj sonoj. Nu, ne gravas, mi konatigos vin kun ilia historio.

Li eksilentis, iel tre kompreneme kaj tre malgaje rigardante en mian vizaĝon. Mi penis kolekti pensojn. Jen al vi sekreta sekto. Sed tamen…

— Tamen mi ne komprenas.

— Atendu, Trubeckoj, atendu. Mi simple ne scias, kiel mi rakontu al vi pli koncize kaj pli simple. Ĉu vi deziras? — li subite etendis al mi la botelon. Mi preskaŭ rifuzis, sed neatendite komprenis, ke mi sovaĝe deziras. Mi silente prenis de li la botelon kaj faris grandan gluton. Post momento varmega ondo batis mian stomakon, kiel mara ondego apudbordan ŝtonon, kaj la kruroj preskaŭ tuj ĉesis tremi.

— Tio estis ne simple kreo de alternativa mondo. Pro tia celo ili ne malŝparus fortojn kaj monon. Ili kreis stablon, sur kiu ili intencis refari nian mondon. Sed, kiel tio kutime okazas, post la kreo de la stablo ĉiu ekdeziris torni sur ĝi ion sian.

Li postuleme etendis la manon; mi fordonis al li la botelon, kaj li faris gluton. Kaj mi, komencinte post la unua konsternego rimarki detalojn, ekvidis subite sub la regpanelo tutan monton da malplenaj boteloj.

— Do, kiam Gorbiger en Germanio komencis en la dudekaj jaroj instrui, ke Tero kaj Suno troviĝas interne de glacia sfero, kaj ekzistas neniu kosmo, kaj steloj kun galaksioj estas elpensitaj de judaj astronomoj kun celo trompi popolon kaj riĉiĝi, li estis ne tiom malprava. Verŝajne iajn pecetojn da informo li elpremis el la patro… Por ili, — li denove ŝancelis la botelon en direkto de la kaldrono, kaj la botelo denove alvoke gluglis; li pensis dum momento, sed poste decidis ne trinki ĉi-foje, — la kosmo vere ne ekzistas. Simple tiu infera aĵo transsendas al ili en respektiva skalo bildon de tio, kio ĉirkaŭas nin ĉi tie. Ho, Trubeckoj, kiel mi ridegis, kiam usona «Pioneer» — tiuj stultuletoj sendis ĝin en profundan kosmon kun mesaĝo, vidu, al aliaj civilizoj! — komencis, kvazaŭ muŝo kontraŭ vitron, batiĝi kontraŭ muron de la kaldrono. Nur ne zumis… Mi devis meti sur min ĉiujn zorgojn pri tio, kion ĝi sendas al Houston… — Haushoffer, rememorinte, ankaŭ ĉi-foje ekridis; sed liaj konveksaj maljunulaj okuloj ploris.

— Ĉu Teron eblas vidi grandskale?

— Certe. Nur filtrilon ŝanĝu. La periskopoj estas moveblaj… sed poste, poste! — senpacience kriis li, vidinte, ke mi penas movi dikan pezan tubon. — Vi ankoraŭ sukcesos satvidi. Aŭskultu, Trubeckoj, ja mi baldaŭ mortos. Ĉu vi volas, mi testamentu al vi Alvicon? Se vi deziros — fordonu al Rusio, aŭ donacu al UNo, aŭ vi mem ludu ĉi tie, kiel mi ludas jam dum duonjarcento. Tio allogas… — mediteme aldonis li.

Mi ne respondis. Li movetis haŭton de la frunto, sulkigante kaj malsulkigante ĝin; la brovoj tiriĝis, kiel sur gumfadenoj. Verŝajne li jam iomete ebriiĝis.

— Ili eĉ kreivan menson havas tute alian, — plendis li. — Ekzemple, gravitilojn ili povus malkovri samtempe kun ni — post la laboroj de Einstein pri kampo. Sed en iliajn kapojn eĉ ne venis ideo fosi en tiu direkto. Kaj mi diros al vi, kial. Tial, ke tiuokaze ĉiuj landoj dum flugoj devas uzi komunan reton, ĝi estas unu por ĉiuj. Eĉ dum konfliktoj en nenies kapo venus penso malutili al ĝi — ĉar li mem suferos ĝuste en sama grado, kiel la malamiko. Sed tie oni konstruas grandegajn muĝantajn flugilhavajn ŝtipojn, pli kaj pli grandajn kaj terurajn, ili forbruligas amason da brulaĵo, de tempo al tempo falas kaj pereigas amason da senkulpaj homoj, trabrulas per ĉiu flugo je-en tiajn, — li dismovis la manojn kaj preskaŭ faligis la botelon, — mortajn koridorojn en oksigena parto de la atmosfero, ne atingas, krom maloftaj esceptoj, eĉ mil kilometrojn dum horo, — sed ĉiu el ili flugas memstare! Dependante de neniu! Suverene!!

Li etendis al mi la botelon; mi negative balancis la kapon. Li tuj glutis mem.

— Mi povas multe trinki, — sciigis li kaj apogiĝis per libera mano sur la regpanelon, rekte sur iajn muze-aspektajn ciferplatojn — precize, kiel horloĝoj de epoko de Ludoviko XIV. — Ne maltrankvilu pri mi.

Ni silentis iom. Per la okulrando mi rigardis en la periskopon. La guto flamis. Haushoffer iomete turnis la kapon kaj longe rigardis per haltintaj okuloj al brile-nigra, nitita muro de la kaldrono. Mi ne komprenis lian rigardon.

Ŝajne, por ioma tempo li forgesis pri mi.

— Kaj viaj krimoj… Mi timas, Trubeckoj, ke ĉi tie nenion eblas fari, — mallaŭte diris li subite, plu rigardante al la kaldrono. La duone malpleniĝinta botelo oblikve pendis en lia senforte mallevita mano. — Nur forbruligi tiun cimujon al la diablo, je-en ĝi, la rado de ventolado, kial mi ĝin ankoraŭ ne turnis…

Mi silentis. Mi ne volis interrompi fluon de liaj pensoj, kiom ajn ĝi estu senorda. Li sciis respondojn al ĉiuj miaj demandoj, sed mi ne sciis, kiajn demandojn fari.

— Homo estas nur parto de kristala strukturo. Relative negranda kaj plej dinamika. Kiam tia kristaleto komencas speciale forte vibri, preskaŭ certe ĝi vokos resonancan vibradon en izomorfa al ĝi kristalo. Stupak tion teorie antaŭdiris, ĝuste pri tio li kalkulis. En ekstreme stresa stato — ĉefe temas pri stresa pereo — se por la vibranta kristaleto troviĝas analogo, proksima laŭ vico da bazaj psiĥaj parametroj, la kristaleto, iniciatinta la vibradon, transĵetas ĉiujn siajn trajtojn al tiu, kun kiu ĝi resonancas. Ĉar la enŝprucigo de la drogo de Raschke provizis la homojn en la kaldrono per preskaŭ konstanta estado sur limo de streso, la transĵeto de individuoj devus iri preskaŭ eksklude de ili al ni. Genia plano.

Li subite rememoris pri la botelo. Takte, sed tre netrudeme etendis ĝin al mi. Mi negative turnis la kapon. Kaj li tuj faris grandan gluton.

— Principa skemo estas tia! — deklaris li kaj iomete ŝanceliĝis. — En la kovilo estas kreskigata homaro, troviĝanta, rezulte de totala psiĥoĥemia prilaboro, en stato de seninterrompa lukto de ĉiu kontraŭ ĉiu kaj ĉiuj kontraŭ ĉiuj. Kun ajna preteksto, sur ajna nivelo! Neniaj, eĉ la plej konvinkaj, alvokoj al paco kaj kunlaboro, kiujn eldiras kelkaj neinflueblaj de la prilaboro personoj — ĉiam ekzistas frakcio de homoj, ne influeblaj de iu drogo — restas vanaj, ĉar la medikamenta influo paralizis certajn centrojn en cerboj de la plimulto. La plej sukcesaj el tiuj alvokoj, male, estas tuj uzataj por provokado de novaj konfliktoj. Ekzemple: ni vivu pace. Konsentite! Ĉiujn, kiuj malhelpas al ni vivi pace — al pendumilo! Ĉu vi, kiel mi vidas, ne volas vivi pace? Kaj vi? Al pendumilo! — li eksilentis, malfacile spirante. Sur lia frunto aperis gutoj de ŝvito. Li evidente malkutimiĝis multe paroli. Kaj — evidente volis.

— En tiaj kondiĉoj stresa vibrado de pereantaj kristaloj ĉiam plioftiĝas, kaj, sekve, plioftiĝas transĵeto de kripligitaj individuecoj al ni, ĉi tien. Kaj ĉi tie ili, nature, daŭras sian lukton, ĉar ilia konscio jam estas formita. Lukton kontraŭ jam tute nekompreneble kiu. Almenaŭ kontraŭ iu, kiu similas tiean malamikon, — li haste glutis. — Tamen, eblas kontraŭa efekto. Stupak pri ĝi ne konjektis. Mi trovis ĝin nur antaŭnelonge, legante iliajn artikolojn… Post ekzemplo de tiea usonano Moudy iĝis mode pridemandi homojn, travivintan klinikan morton, pri iliaj sentoj. Kaj, imagu, multaj rememoris staton de resonanco kun sia ĉi-tiea psiĥoĝemelo. La plej ridinda… — li ekridis kaj tuj glutis, — la plej ridinda estas tio, ke ili pensas, ke renkontas dion! Ili nomas ĝin «lumporta estaĵo», «radia densaĵo de bonkoreco», kaj tiel plu. Ni tiom diferencas de ili, imagu! Ili eĉ imagi ne povas, ke ili por iaj momentoj nur kuniĝas kun si mem, renkontas sin mem, nur normalajn, ne venenitajn! Jen vi — ordinara… rusa oficiro, — patose prononcis li, kun evidenta ironio imitante min, — kun viaj zorgoj, klopodoj kaj malsanoj. Sed se via tiea ĝemelo, mortante, resonancus kun vi, kaj kuracistoj sukcesus revenigi lin al vivo, li estus certa, ke ĉi tie li intervidiĝis preskaŭ kun Kristo mem! En pala krono el rozoj… [98] — kun terura sarkasmo aldonis li en la terura rusa, kaj mi denove, jam pluran fojon, ne komprenis, al kio li aludas. — Oni diras, post tiaj renkontiĝoj homoj tie iĝas pli bonkoraj… elportas ion el ĉi tie, — li suspiris. — Entute ĉio evidentiĝis multe pli komplika, ol opiniis la patroj-fondintoj. Kaj laŭ viaj vortoj, Trubeckoj, laŭ via statistiko, povas okazi neplena subpremo, kaj nekuniĝo, kaj, ĉefe, elpremado fare de normala kristalo de valorsistemo de la nenormala en la subkonscion… Ĉi tie mi malmulton povas diri. Ĝis hodiaŭa vespero mi estis certa, ke mi estas la sola, kiu eliris el tie.

Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название