Gravitavio «Carido»
Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн
Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала
Kaj folioj vere ekflugis, eknaĝis, tremante pro malvarmo, laŭ sulka pro aŭtuna vento akvo de strataj markoloj.
Mi konatiĝis kun neniu, amikiĝis kun neniu.
Mi sopiris.
Mi laboris.
Komence jen Stanjon, jen Lizan mi viziis en homamaso. Poste ĉio ĉi maloftiĝis. Poste ĉesis entute. Mi eĉ ne povis ekscii, kiel ili fartas, ĉu ili estas sanaj…
La kvinan de septembro ni kaj usonanoj lanĉis vican paron da gravitiloj. Pri tio min ĝissate informadis radio kaj gazetoj. «Nova fazo de tutgloba kunlaborado…»
Neniu minacis al la projekto «Ares».
Same el gazetoj mi eksciis, ke la patriarko revenis al laboro. Oni lin sukcesis elkuraci, li denove povis iradi mem — malrapide, trenante piedojn, sidiĝante por ripozo post ĉiuj cent kvindek metroj, sed tamen ne restis katenita al la fotelo, kiun mi tiel bone memoris. Oni bone laboris por tio kaj en Simbirsko, kaj en Peterburga neŭrokirurgia kliniko, kaj en bonega sanatorio «Bilgja» sur norda bordo de Apŝerono… Ĝenerale oni skribis kun ĝojo kaj simpatio al la patriarko — foje, kiel al mi ŝajnis, tro ekzaltita, malagrabla por normala homo same, kiel ajna sento, vibranta sur rando de histerio. Sed la okazaĵo relevis estingiĝintan ondon de intereso al la atenco; gazetoj de ĉiuj direktoj dum kelkaj tagoj estis inunditaj de versioj. Versioj estis idiotaj. Foje mi legis ankaŭ pri mi. Sovaĝe kontraŭrusa gazeto — mi ne memoras nomon, sed enmemoriĝis eldonkvanto: 637 ekzempleroj — mirigis siajn sescent tridek sep legantojn per deklaro, ke la malica murdo de la heredonto de la rusa trono estis plenumita laŭ volo de la patriarko de komunistoj, ĉar la grandprinco per sia populareco en popolo kaj per religiemo kontribuis al plifortigo de la ortodoksia kristismo, kion komunistoj penis ne allasi; siavice, la atenco kontraŭ la patriarko estis puna ago de rusiaj specialaj servoj. Kiel sola pruvo de tio estis donita fakto, ke «eminenta kontraŭspionisto, fama per sia skrupuleco en demandoj de honoro (?) kolonelo de MŜS princo Trubeckoj, partopreninta en enketado de la murdo de la heredonto, post hazarda renkontiĝo kun la patriarko en Simbirsko senspure malaperis dum sia estado en montara pensiono «Arĥizo», kaj nek lia edzino, nek amikoj, nek amatinoj povas doni informojn pri lia situo». Amatinoj. Nu, nu. Ĉu vere tiuj kanajloj kun siaj demandoj molestis al miaj karulinoj? Mi preskaŭ ĉifis la gazeton. Poste mi relegis la frazon denove. Se jam ĵurnalistaĉoj elflaris, ke mi ne estas en Arĥizo, veraj detektivoj povas scii multe pli. Mi konsterniĝis, kaj la dorso sentiĝis ia tre sendefenda.
Foje kun mi penis signifoplene konatiĝi ĉu kubanino, ĉu meksikanino, loĝanta en la sama hotelo, kiel mi, aldone eĉ sur la sama etaĝo. Virinoj bone scias sian aferon, — vi ne sukcesas kompreni, kio okazas, sed jam kondukas ŝin en drinkejon, jam mendas por ŝi likvoron, kaj ŝi langvore plendas al vi pri soleco, pri krueleco de la mondo, kaj rakontas al vi, kiel vi estas bela. Verŝajne, ĝis la vivofino mi restos en ŝia memoro ĉu kiel impotento, ĉu kiel pederasto. Se entute restos, certe. Sekvan vesperon mi renkontis ŝin en la sama drinkejo kun iu ŝejkeska financisto el Arabio. Ŝi diris al li la samon, kaj, laŭ mi, per samaj vortoj — kaj la ŝejkeskulo turnadis helajn olivojn de la okuloj, ofte kaj rapide ĉirkaŭlekadis per la langopinto, kiel serpento, siajn brunajn ŝvelajn lipojn; liaj harozaj fingroj tremetis pro senpacienco, ŝprucante muelitajn de fingroringoj ĉielarkojn. Komence la meksikanino min longe ne vidis, sed poste, rimarkinte, elegante montris al mi per etfingro kaj ion petole diris al la ŝejkeskulo, ĵetinta al mi mallongan rigardon; kaj ili ekridis kun sento de plena interkompreno. Tre stulte, sed ili iel rememorigis min pri Liza kaj Stanjo en la tea angulo. La femuroj de la meksikanino estis tre sveltaj. Ŝi ĉiam movis ilin — jen unu metis sur la alian, jen male. Ŝi same senpaciencis. Mi mendis en la apartamenton litran botelon da Smirnov-a vodko kaj, sidante en sombro kaj soleco, morne eltrinkis du trionojn; defalis en la fotelo kaj ekdormis, sed, verŝajne, vekiĝinte post du horoj, mi eĉ ne memoras, kiel, fintrinkis.
Matene Eriko, vera kamarado, ekmaltrankvilis. Mi iel sukcesis malfermi al li la pordon, sed paroli ne nur en la angla, eĉ en la fuŝa rusa ne kapablis. Estis plena ebriiĝo; estas bone, ke mi min ne vidis kaj ne scias, kiel mi aspektis — kvankam rekonstrui estas facile, ĉu mi ne vidis ebriulaĉojn? Kiam mi estas sobra, mi ĉiam deziras dispremadi ilin, kiel blatojn, — tiom ili estas abomenaj. Silentema Eriko komprenis la situacion dum nul sekundoj; li helpis al mi rampi reen al la lito, kuŝigis kaj kovris per litkovrilo. «Russian empire is a great country », [79] — malserene konstatis li, suprenĵetante sur la larĝa manplato la malplenan botelon kaj pritakse rigardante jen al ĝi, jen al mi. Mi kuŝis, kiel ŝtipo, kaj per vitraj okuloj observis liajn agojn. Mi eĉ palpebrumi ne povis: kun malfermitaj okuloj la kapo turniĝis en unu direkto, kun malfermitaj — en alia; kaj se palpebrumi, ĝi komencis turniĝi en ambaŭ direktoj samtempe, kaj en tiu sento estis io nepriskribeble monstra. Eriko silente eliris, kaj post kvin minutoj revenis kun bruanta amaso da bieraj ladvazoj sur la manoj. «Russians is a great people , — konsolis li min, kiel povis, zorgeme subtenante mian kapon per unu mano, kaj per la alia transverŝante el la ladaĵoj en mian buŝon densan, malhelan, ŝaŭman likvaĵon. — Duke Trubetskoy is a real communist… ». [80] Dum kvara, aŭ eble dum kvina ladaĵo mi iomete klariĝis. Larmoj kiel fonto ektorentis el miaj okuloj. Mi sidiĝis en la lito kaj komencis krii. «Eric! Oh, Eric! I love them!! I love both of them!! — mi estis forgesanta prepoziciojn, disviŝanta larmojn per la pugno kaj svinganta la manojn kiel Vinnetu la Estro de apaĉoj, per solaj gestoj inspirite rakontanta al samtribanoj, kiel li hieraŭ demetis skalpojn samtempe de kvin blankvizaĝuloj. — Catch me? I want fuck both!!! [81] ». — «Fuck both vodka and beer? — trankvile informiĝis Eriko, eĉ ne movinte la brovon. — O'kay … [82] » Kaj foriris, tuj reveninte kun ankoraŭ kvin ladaĵoj.
Mi ne scias, kio okazis poste. Mi ne scias, kiel kaj kiam li foriris.
Mi vekiĝis ĉirkaŭ la kvina. Rigardante la horloĝon, mi longe ne povis kompreni, ĉu estas la kvina matene aŭ vespere; mi apenaŭ ne ekiris vespermanĝi, sed poste tamen ekkonsciis, ke estas tro mallaŭte malantaŭ la fenestroj. La kapo estis kristale malvarma kaj klara. Kaj tre malmola. Ekzistis nur unu deziro: senprokraste ĉesi vivi. Tamen ĝi estis nevenkebla. Tristo kaj abomeno pri mi mem tiom superplenigis la animon, ke ĝi estis preta tuj eksplodi, tirinte la dekstran manon, per la ungoj disŝiri la vejnojn sur la maldekstra pojno. Abstinenca sinmortigo, estu ĝi damnita por ĉiam. En tiu stato duono da rusa inteligencio saltadis el fenestroj. Estas bone, ke mi ne estas inteligenciano. Mi lumigis la kloŝlampon; nuda, kiel estis, bruigis la ladaĵojn, sed ili ĉiuj, kanajloj, estis malplenaj kaj laŭlitere ĝisseke elpremitaj. Tiam mi eksidis, metinte unu kruron sur la alian, apud gazeta tableto, en molan fotelon, kaj ekfumis, abomene kaj malame rigardante al mia mizere faltiĝinta, senforte falinta vira atributo kaj luktante kontraŭ sovaĝa tento firme kapti kaj elsarki tiun aĉaĵon kun radiko, por jam ne plu turmenti nek bonajn homojn, nek min mem. Jes, venis tempo liberigi ilin. Ili determinu sin. Ĉu vere jen tio ĉi povas iun ĝojigi? Mi ne kredas. Kaj neniam plu kredos. Hela kloŝo de la kloŝlampo naĝis en nehaste fluantaj grizaj strioj, laŭ la muroj amase kuŝis obskuro. El malantaŭ la fenestro de tempo al tempo komencis aŭdiĝi preterfluga susuro de fruaj aŭtoj. Post kvina cigaredo danĝeraj por vivo kaj teritoria tuteco akraj eĝoj de la kristalo en la kapaĉo komencis degeliĝi kaj ĵelee moliĝi. Tiam mi ekstaris, prenis duŝon — unue tre varmegan, poste tre malvarman; zorgeme razis min, enverŝis en min ĝis la gorĝo kafon kaj laŭ matenaj stratoj de Stokholmo vigle ekiris en la arkivon, labori.
3
Verŝajne, la plej grandskala ago de radikaluloj en jaroj, senpere antaŭantaj la misteran limon 69–70, estis fiaventuro, eternigita en historio sub nomo «ekspedicio de Lapinski». En ĝi, kiel en fokuso, koncentriĝis tuta sensenceco kaj tuta tragika misformiteco de maldekstraj idealoj de tiu tempo, tuta ilia absurda, ne portanta ian ajn pozitivon, detruemo, kaj plena eliminado de tiaj kategorioj, kiel, ekzemple, valoro de homa vivo. Ĝi diferenciĝis de plejmulto de aliaj, reduktiĝantaj, esence, al manie kolorigita per belaj vortoj kanibala babilado, kaj unuigis grandan parton da strebantaj al «justa estonta sociordo» aferemaj homoj — homoj, kiuj ĝenerale ĉiam estis pli simpatiaj por mi, ol homoj babilemaj; sed ĉi tie la afero estis tia, ke estus pli bone, se tiuj homoj plu babilus, trinkante absinton kaj vizitante malmultekostajn prostituitinojn. Komenciĝis ĝi, kiel devus ĉe tiuj homoj, de mensogo, kaj finiĝis, kiel devus, per sango.
Tiutempe Polio vican fojon flamis. Poloj buĉis rusajn sklavigantojn, kiel povis. Responde rusoj komencis buĉi ribeliĝintajn polajn banditojn. Sed en animo de ruso, larĝa, kiel damnita nia, de Danubo ĝis Anadiro, vasto, por ĉio troviĝos loko; kaj jen rusaj humanistoj ne nur per mono kaj medikamentoj helpas al senfortiĝantaj, kiel tiam oni skribis, en malegala lukto poloj, ne nur per petskriboj kaj gazetaj artikoloj, postulantaj de la caro donaci, por eviti sangon kaj malamon, liberon al la okcidenta provinco — ĉio ĉi estas digna, ĉio estas estiminda… sed ankaŭ per armilaro, per partopreno. Kaj jen jam unu, dua, tria rusa luktanto por justa sociordo pafas el polaj tranĉeoj per rusaj kugloj al rusaj soldatoj, pensante, ke trafas en la forputrintan carismon — kvazaŭ, pafante al homoj, eblas trafi ion alian, krom homoj. Kaj ju pli multaj estas ili, tiuj agemaj, malestimantaj inteligencian babiladon pri moligoj kaj donacoj, des pli stultaj aspektas tiuj, kiuj faras realan, sensangan helpon, des pli facile estas kvalifiki ilian grandanimecon kaj strebon al kompromiso kiel perfidon. Kaj tio okazas en momento, kiam ĵus ekiris la kamparana reformo: [83] — nun du trionoj da muskokovritaj korteganoj riproĉas Aleksandron [84] jen kio okazas pro libero! Dum via patro ja pri tielaĵoj oni eĉ ne aŭdis!… Trioble pravis Tocqueville: [85] por malnoviĝinta sociordo la plej danĝera momento venas, kiam ĝi penas novigi sin. Kaj oni ankoraŭ parolas pri historia justeco! Kaj des pli pri ĝia neperforta restarigo!