-->

Gravitavio «Carido»

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Gravitavio «Carido», Rybakov Vja?eslavo-- . Жанр: Альтернативная история. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Gravitavio «Carido»
Название: Gravitavio «Carido»
Автор: Rybakov Vja?eslavo
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 169
Читать онлайн

Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн

Gravitavio «Carido» - читать бесплатно онлайн , автор Rybakov Vja?eslavo

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

1 ... 29 30 31 32 33 34 35 36 37 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:

Mi mallerte dispremis la cigaredstumpon en la telereto, inter odoraĉaj restaĵoj de la antaŭaj, kaj kapjesis. Liza, alpreminte la pugneton al la mentono, afekciite ekskuis la kapon.

— Al ŝi jam sesa monato komenciĝis… vi, eble, denove sub kuglojn iros… Oj, stultuloj, stultuloj…

Kaj tuj, kaptinte min ĉe la kubuto, energie ekparolis:

— Saĉjo, vi nur ne ĉagreniĝu. Simple ŝi havas tian periodon. Mi, kiam estis graveda je Paŭlinjo, same ĉiam ofendiĝis al vi, pro ajna bagatelo. Nur ne montris. Sed ŝi estas alia homo, kion fari. Ŝi kutimis al libero, al sendependeco. Ŝi naskos, kaj ĉio poiomete trankviliĝos, ŝi ja vin tre amas, mi ja scias!

— Nebuligis ŝi al vi la kapon, Lizeta, — preskaŭ kolere diris mi. — Ne kredu al ŝi. Simple la aĝo urĝigas. Ŝi decidis naski de iu ajn — nu, kaj jen ŝi trovis stultulon. Neniun ŝi, krom si, amas, kaj neniam amis… Do, kio pri tagmanĝo? Vi promesis bongustan tagmanĝon!

Ŝi timigite rigardis mian vizaĝon. Kvazaŭ ne rekonis. Kvazaŭ sur mi elkreskis kornoj kaj diabla porkonazo.

— Jen nun mi tute komprenis, pri kio vi parolis nokte…

— Ja mi multajn stultaĵojn parolis.

— Ne diru tiel! — dolore elkriis ŝi. — Tiu nokto estis unu el la plej feliĉaj en mia vivo! Neniam, eble, ni estis tiom proksimaj… Kaj diris vi, ke oni ne rajtas rompi vivaĵon. Ĉar tiam oni krueliĝas kaj sekiĝas. Vi ne iĝu tia, Saĉjo, — ŝi levis la manon kaj karesis mian vangon. — Ŝi min, finfine, pardonu, ne interesas, sed vi… pli bone kokru min eĉ ĉiutage, sed tia ne iĝu, ĉar mi vin tian tre baldaŭ ĉesos ami. Kaj kion tiam mi kaj Paŭlinjo faru?

1 ... 29 30 31 32 33 34 35 36 37 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название