-->

Gravitavio «Carido»

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Gravitavio «Carido», Rybakov Vja?eslavo-- . Жанр: Альтернативная история. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Gravitavio «Carido»
Название: Gravitavio «Carido»
Автор: Rybakov Vja?eslavo
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 172
Читать онлайн

Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн

Gravitavio «Carido» - читать бесплатно онлайн , автор Rybakov Vja?eslavo

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:

— Paĉjo… — gorĝe diris ŝi. — Paĉjo, oni vian komuniston mortpafis!

— Kio?! — ekkriis mi, eksaltante. La taso, abrupte tintinte ĉe la subtaso, renversiĝis, kaj densa teo, aromanta je mento, verŝiĝis sur tablotukon.

La ricevilo staris sur kuseno de Paŭlinjo. La anoncisto parolis:

«… Proksimume je la dek unua kaj dudek. Unu aŭ du nekonatoj, kaŝatendinte la patriarkon apud enirejo, faris kelkajn pafojn, elŝiris tekon, kiun la patriarko portis en la mano kaj, uzante mallumon kaj relativan senhomecon sur la strato, forkuris. En serioza stato la suferinto estas transportita al hospitalo…»

Viva. Ankoraŭ viva. Nur li restu viva.

Tio ne povus esti hazardo. Preskaŭ ne povus.

Al kiu mi diris, ke mi intencas konsulti la patriarkon? Al la ministro kaj Lamsdorf…

Kaj al Stanjo.

Ne povas esti. Ne povas esti. Ne povas esti!!!

Mi sovaĝe ĉirkaŭrigardis. Paŭlinjo ploris. Liza, same alkurinta ĉi tien, staris en la pordo, alpreminte la pugnon al la lipoj.

— Mi devas paroli telefone. Eliru el ĉi tie.

— Paĉjo…

— Eliru! — muĝis mi. Ili tuj malaperis, la pordo firme fermiĝis. Mi deŝiris la parolilon.

Ĉe Stanjo ludis muziko.

— Stanjo…

— Oj, de kie vi?

— El la hejmo.

— Tio estas io nova. Ĉu tio estas bona signo aŭ male? — ŝi havis tute sobran voĉon, tio estis bona. Sed raŭketa baritono, laŭte demandinta malproksime de la mikrofono ion similan al «Kto to jest? », [50] montris nemalgrandan gradon de ebriiĝo. Nature, la konjakon trinkaĉas. Verŝajne jam la duan botelon atingis. «Tio estas mia edzo», — ruslingve diris Stanjo, kaj, kvazaŭ iu lutlampo blovis en mian koron flamon akran kaj malmolan.

— Kaj ni ĉi tie, Saĉjo, sidas sen vi, rememoras pasintan lirikon, planas estontajn aferojn…

— Nur ne absorbiĝu en lirikon.

— Mi eĉ ne fumas. Imagu, li prenas de mi en «Ne zginela» tutan kolekton da versaĵoj, je sepcent linioj!

— Mi gratulas. Stanjo, ĉu vi…

— Mi volas preni rusan pseŭdonimon. Ĉu mi povas uzi vian familinomon?

— Ni devenas de Gediminidoj. [51] Tio estos precioza, speciale por Polio. Stanjo, aŭskultu…

— Kaj ĉu la fraŭlinan familinomon de Liza?

— Pri tio endas demandi ŝin.

— Do, mi ne povas, — suspiris ŝi.

— Stanjo, ĉu vi al neniu diris pri tio, kien mi intencas flugi?

— Ne, kara, — ŝia voĉo tuj serioziĝis. — Ĉu io okazis?

— Ĉu vi estas certa?

— Sed al kiu mi povis? Mi eĉ ne eliris, kaj kun Janusz ni havas tute aliajn temojn.

— Eble, telefone?

— Mi kun neniu parolis telefone, — ŝi jam komencis incitiĝi. — Honestan vorton, kun neniu, Saĉjo. Sufiĉas.

— Nu, bone… — mi forte frotis la vizaĝon per libera manplato. — Ĉio estas en ordo, pardonu.

Mi treege, neelteneble hontis. Pro tio, kio venis en mian kapon.

— Stanjo… Vi estas tre bona. Dankon al vi.

— Saĉjo, — ŝia gorĝo, ŝajne, spasmis. — Saĉjo. Mi ja eĉ ne scias, kiel vi al mi rilatas. Ĉu vi min almenaŭ iomete amas?

— Jes, — diris mi per solaj lipoj. — Jes, jes, jes, jes!!

Ŝi silentis iom.

— Ĉu vi min aŭdas?

— Jes, — diris mi laŭte. — Jes. Kaj jen kio ankoraŭ. Vi ne diru al li, kio mi estas. En senco, kie mi laboras.

— Kial?

— Nu, eble tio malhelpos al la publikigo.

— Kia vi estas ridinda, — denove diris ŝi. — Kial do malhelpos?

— Nu… — mi ne sciis, kiel esprimi pli takte. — Li ŝajne iomete tro interesiĝas pri naciaj problemoj…

— Ĉu vi, — ŝia voĉo denove ŝanĝiĝis, ree iĝis abrupta kaj malamika, — pri ĉiuj miaj amikoj nun informiĝos en viaj dosieroj? Li estas en iu via sliparo de nelojaluloj, ĉu? Kia aĉo! — kaj ŝi ĵetis la parolilon.

Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.

Jen, zorgis.

Kie ŝi trovis tiajn vortojn. «Nelojaluloj…» Ŝi legu malpli da historia makulaturo…

Mi ne kredas. Ne povas esti.

Ĉu vere koincido?

Tiaj — ne okazas.

Mi denove prenis la parolilon.

— Fraŭlino, kiam vi havas plej proksiman flugon al Simbirsko?

1 ... 16 17 18 19 20 21 22 23 24 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название