Gravitavio «Carido»

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Gravitavio «Carido», Rybakov Vja?eslavo-- . Жанр: Альтернативная история. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Gravitavio «Carido»
Название: Gravitavio «Carido»
Автор: Rybakov Vja?eslavo
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 271
Читать онлайн

Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн

Gravitavio «Carido» - читать бесплатно онлайн , автор Rybakov Vja?eslavo

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:

— Ne, Azero Akopoviĉ, tio jam estis mia ŝerco. Mi iomete vin gajigas antaŭ la atako. La laboro estas infera, mi bonege komprenas. Ne hastu, faru skrupule. Sed ankaŭ ne prokrastu. Mi tuj donos al vi kopion de mia raporto pri Kislenko — elporti el la kabineto mi ne permesos, rigardu ĉi tie. Tiam vi pli bone komprenos, kion mi serĉas. Kaj vi memstare faros selekton de faktoj, kiujn trovos viaj knaboj. Mi ne havas por tio tempon.

Dum Papazjan, lokiĝinte en angulo, kun profesia rapideco foliumis la raporton, mi telefonis al ĉifristoj kaj demandis, ĉu ne venis al mia nomo raportoj de Karavajĉuk. Tiuj venis. Kiel estis atendite, okazis neniaj incidentoj en Usona parto de la projekto «Ares». Tamen, la usonanoj kun treega afablo dankis pro la averto, promesis pligrandigi gardadon de okupitaj en la projekto personoj kaj esprimis esperon, ke ni trovos eblon informi ilin pri rezultoj de la enketo, se tiuj rezultoj, el nia vidpunkto, tuŝos interesojn de Nord-Amerikaj Ŝtatoj. Sur la version «Ares» eblis meti finan krucon.

Tute serioziĝinta pro la legito Papazjan redonis al mi la raporton, kaj foriris, kaj mi direktis min al lingvistoj. Kaj ankaŭ tie ĉio estis malbona. La vorton «OMON » sciis neniu. Komputila prilaboro de la termino montris, ke plej probable ĝi estas mallongigo, kaj ni por nelonge retrovis esperon — sed kiam la kompo komencis elŝuti sennombrajn variantojn de malĉifrado, de ankoraŭ tute simplaj «Obeanta Majoro Observanta Naturon» kaj «Ordeno de Monda Ordigo de Nacioj» ĝis tute nedigesteblaj, mi kaj la operatoro nur kraĉis sen anticipa interkonsento; kaj se priatenti, ke la mallongigo povus esti alilingva? Unuvorte, tiu fadeno same nenien kondukis.

Tiam mi revenis en mian kabineton.

4

— Ho, saluton! Kie vi estas?

— En la oficejo.

— Ĉu vi jam revenis?

— Jam hieraŭ. Tuj post la dekdua mi provis telefoni al vi el la flughaveno, sed neniu alvenis.

— Ha, do ankaŭ vi telefonis?

— Ĉu vi estis hejme?

— Jes, mi kuŝis senforte. Kaj, kiel ĉiam, iu simple disŝiradis la telefonon, sed mi preferis morti, ol ekstari. Tre malfacila estis tago, mi kuradis ĉie, kiel ĉevalo — serĉis, ĉu ne bezonas iu haki lignaĵon.

— Pardonu, mi ne komprenas.

— Laboron mi serĉis, Saĉjo, kio ja ĉi tie estas nekomprenebla. Mono necesas.

— Stanjo, — singarde diris mi, — eble mi tamen povus…

— Ŝajne ni jam parolis pri tio, — seke interrompis ŝi. — Ni ne rekomencu.

Helpon per monbiletoj ŝi neniam akceptis en ajna formo. Eĉ, kiel tio nomiĝas, por mastrumado. Eĉ prunte: de aliuloj ŝi opiniis sin rajta pruntepreni, sed de mi — ne. Ŝi povis pretere mencii, ke en la hejmo laŭlitere mankas manĝaĵo, kaj tuj aranĝi por mi caran tagmanĝon aŭ vespermanĝon; kaj ŝi, sidante kontraŭe kaj bekante el sia telereto, informis intertempe, ke mono restis por du tagoj, kaj se iu «Nova vorto», ekzemple, prokrastos honorarion, do necesos meti dentojn sur breton — kaj en mian gorĝon ne povis trairi peco, kvankam kuiris ŝi ĉiam mem kaj ĉiam bonege. Unufoje mi provis silente submeti sub paperon sur ŝia skribotablo ducentrublan monbileton — matene, jam surstrate, mi trovis tiun monbileton en palta poŝo. Mi preskaŭ forbrulis pro honto.

— Do, ĉu troviĝis hakenda ligno?

— Imagu, jes. Ŝajne mi ricevos postenon de malsupera redaktisto en literatura sekcio de «Rusa hebreo». Kaj kio estas tre valora — ne necesas ĉiutage iri al la oficejo. Eblas alkuri unu aŭ du fojojn dum semajno, preni tekstojn — kaj iri hejmen.

— Sed kio okazis, Stanjo? Kial subite akriĝis monbezono?

— Venis tia momento. Por ŝpari por estonta vivo. Nu, estas neinterese rakonti, Saĉjo.

Kaj ĉio. Ŝi aludas al malfacilaĵoj, sed neniam rakontos, en kio ili estas. Iam, kiam tiu trajto nur komencis riveliĝi en ŝi — en unuaj monatoj estis nenio simila — al mi ŝajnis, ke ŝi faras tion intence. Poste mi komprenis, ke alie ŝi ne povas, en tio estas ŝi tuta. Konscii, ke ŝia vivo ne estas paradizo, mi, certe, devas, sed scii ion konkretan por mi estas senutile, ĉar ja tutegale mi ne povas iel helpi, kaj ŝi eĉ ĝeni min ne deziras, ŝi mem sukcesos… Foje al mi ŝajnis, ke mi falas de glacia muro; mi kroĉiĝas, penas teni min, ĝissange rompante la ungojn, kaj ne povas — ili glitas laŭ polurita blendo.

— Ĉu vi venos hodiaŭ?

— Mi tre volus.

— Kiam?

— Eĉ nun.

— Bonege. Sed sciu, mi havas al vi peton, pardonu. Hodiaŭ al mi neatendite venas Janusz Kwiatkowski — ĉu vi memoras, mi rakontis, tiu redaktoro el Lodzo. Tio estas ne homoj, sed krokodilidoj. Matene li telefonas kaj diras, ke elflugas. Ĉi tie li havas aferojn por tri tagoj en fonduso de subteno de okcident-slavaj literaturoj, do, anstataŭ pagi por hotelo, li min informas, ke loĝos ĉe mi, kaj jen ni, malnovaj amikoj, finfine bone intervidiĝos. En novembro li vizitis min preterveturante, vidis, ke mi havas du ĉambrojn… Vespere li venos, ĉu vi imagas?

— Kun peno, sed imagas.

— Ĉu mi povas, ĉu ne — li eĉ ne demandis. Kaj mi, ĝenerale, iomete malsanas, kaj en la hejmo ĉio mankas. Ĉu vi ne povus aĉeti ian manĝaĵon?

— Sendube, — diris mi, — certe. Vi povus ne klarigadi tiom longe. Post horo mi elveturos.

— Dankon, vere! Kaj jen kio ankoraŭ: ĉu la ŝlosilojn vi havas ĉe vi?

— Certe.

— Mi nun havas tute truan kapon, tial mi diras, dum memoras — lasu ilin, mi donos ilin al li por tiuj tri tagoj. Ne sidos ja mi apud la pordo, aŭskultante lian sonorilon…

— Certe, — diris mi. — Atendu.

— Kison.

— Reciproke.

Mi trairis preter deĵoranto, grumblinte: «Mi estos post tri horoj»; furioze skrapante per la kalkanumoj je asfalto, preskaŭ kuris al mia aŭto. La ŝlosilo eniris en la startigilon nur post tria provo. La motoro ekronkis, ekgraŭlis. Mi preskaŭ forgesis signali turniĝon. Turnis al Miliona strato, kun fajfa rapido traveturis preter la palacoj, preter Marsa Kampo, kaj enfluis en densan torenton, kiu, kiel senfine longa, artika testudo rampis laŭ Sadovaja-strato suden.

Esence, tiuj ĉi radaj benzinaj aŭtaĉoj jam estas anakronismo. Jam dum longa tempo oni ellaboradas projektojn pri konvertado de individua transporto al gravita tirado, same kiel ĉe aeraj ŝipoj — ne necesas vojoj, ne necesas benzino, ne estas bruo, ne estas eliggasoj, rapido laŭ ajna malfermita spaco estos tricent, eĉ kvarcent verstojn hore. Sed tio postulos plenan anstataŭigon de la tuta aŭtaro — unue; treege malfaciligos vojregadon — due; krome, aŭtaj kaj vojaj magnatoj rezistas, kiel tricent spartanoj — trie; nu, kaj kvare — necesos minimume kvinoble plidensigi la reton de orbitaj gravitiloj. Ankaŭ tio kostas multe kaj postulas multajn klopodojn. Kaj dume ni veturas, odoraĉas, bruligas altvaloran nafton, likas tra kapilaroj de vojoj.

Apud Inĝeniera Kastelo mi turnis al Fontanka kaj laŭ la kajo ekveturis pli rapide.

Kiom mi komprenis, antaŭ kvar jaroj ŝi havis tute frenezan amon kun tiu Kwiatkowski. Rekte ŝi ne rakontis, sed laŭ preteraj mencioj, kaj eĉ simple konante ŝin, eblis diveni. Du ĉambroj! Kaj kiom da litoj? Kvankam en la manĝoĉambro staras malnova otomano. Aŭ ŝi sternos al li sur apudporda tapiŝeto?

Ie tute proksime, maldekstre, freneze ekhurlis sonsignalo kaj ekjelpis bremsoj. Grandega ombro de buso, tremante, pendis iom super mia aŭteto kaj tuj malaperis malproksime.

Fu, diable. Evidentiĝis, ke mi traveturis sub ruĝa lumo kaj eĉ ne rimarkis. Tio nomiĝas — dio savis.

Bone. Mi ekkoleris kontraŭ mi mem. Ja kiu mi estas? Eble, ŝi nun havas lastan eblon reveni al tiu, kiun ŝi ĝis nun amas?

Ĝenerale, kiam mi estis ekscianta, ke al tiu aŭ alia homo Stanjo bone rilatas aŭ, des pli, iam lin amis, tiu homo tuj kreskis en miaj okuloj. Eĉ ne vidinte lin, mi komencis rilati al li iel… amikece, eble; mi komencis lin pli estimi. Mi ne scias, kial. Eble, subkonscie laboris logiko: ja ne senkaŭze ŝi lin amis. Eble, tio estis io parenca al tio, kiel diris en Saguramo Stanjo pri Liza kaj Paŭlinjo, mi jam ne scias, ĉu sincere aŭ nur dezirante plezurigi min — ho, se sincere! — «ja parencaj homoj». Simple mi nun freneziĝis, ĉar tro neatendite tio okazis. Mi tro nervoziĝis dum lastaj tagnoktoj, kaj pri Stanjo maltrankvilis — jen ŝi preskaŭ nudpieda paŝadas laŭ malvarmaj flakoj, jen ne respondas nokte… kaj ĝenerale ŝi malproksimiĝas…

Necesus legi dum libera tempo, kion tiu Kwiatkowski verkas. Ekzistas, verŝajne, tradukoj en la rusan.

Sed kie ĝi estas, tiu libera tempo?

Publikigu li ŝin en sia Lodzo… Kaj monon pagu pli…

Sed la animo estis peza. Malgaja.

Unue mi veturis al la flughaveno kaj prenis restintajn en la deponejo du apetitajn botelojn da «Aragvo», [42] kiujn donacis al ni por adiaŭo Iraklo. Mi ilin de ĉi tie eĉ ne prenis antaŭe — sciis, ke ili necesos al mi kaj Stanjo. Jen, ili necesas.

Mi veturis reen.

Ho dio, nu certe, ŝi estas malfeliĉa kun mi, por ŝi tio estas humiliga, por ŝi tio estas malofta… ŝi estu feliĉa sen mi. Mi deziras, ke — al — ŝi — estu — bone!

Sed la animo estis peza.

La plej proksima al ŝia hejmo supermarkto — stulta vorto, mi ĝin malamas, sed ĝi enradikiĝis, kaj eĉ rusan analogon nun ne eblas trovi; tamen, kiel tion demandis, ŝajne, ankoraŭ Ĵukovskij: [43] por kio ni bezonas fremdan vorton «kolono», se estas belega rusa vorto «fosto»? — estis la Torĵoka. Mi traveturis sub fenestroj de Stanjo, preteris pontojn kaj parkis la aŭton.

Mi ĝojis almenaŭ ion fari por ŝi.

Rabobeste kaj fiere mi rulis mian kradan ĉareton laŭ senhoma labirinto inter brilantaj magazentabloj, plukante de ili retsakojn kun elitaj, pure lavitaj terpomoj el Polesje, paketojn kun Poltavaj brustaĵoj kaj femurpecoj, kun Astraĥanaj fiŝaĵoj, vazojn kun Muromaj peklitaj kukumoj kaj Valdajaj peklitaj fungoj, danaj marinitaj petromizoj kaj ĉinaj salaj spicoj, Kamĉatkaj kraboj kaj Hokajdaj kalmaroj, feste kolorigitajn skatolojn de Konstantinopolaj ĉokoladaj sortimentoj kaj Lubekaj marcipanoj, sunajn faskojn de Marokaj oranĝoj kaj pezajn, lilajn grapolojn de taĝika vinbero. Per tio, kion mi prenis, eblis kvin malsatajn amantojn manĝigi ĝis dispepsio. Al ŝi sufiĉos por du semajnoj. Kaj ie sur fundo de torento de senordaj pensoj batiĝis: ŝi nur provu redoni al mi monon pro tio ĉi… nur provu… ŝi tutegale tiom ne havas.

Al mi mem apenaŭ sufiĉis.

— … Saĉjo, vi freneziĝis! — ekkriis ŝi, apenaŭ malferminte la pordon. Ŝi estis freŝa, ripozinta, evidente ŝi ĵus banis sin; pezaj nigraj haroj estis ĉirkaŭligitaj per ĉarma rubandeto; facila malfermita bluzo preskaŭ malkovris la bruston; mallonga jupeto tegis ŝin. Transformiĝis virino, atendas gaston. Eĉ estas strange, ke ŝi min rekonis — en amaso da pakaĵoj mi tute perdiĝis, kiel perdiĝas en ornamaĵoj ornamita kun sengusta malavaro Kristnaska piceo.

1 ... 13 14 15 16 17 18 19 20 21 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название