-->

Gravitavio «Carido»

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Gravitavio «Carido», Rybakov Vja?eslavo-- . Жанр: Альтернативная история. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Gravitavio «Carido»
Название: Gravitavio «Carido»
Автор: Rybakov Vja?eslavo
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 168
Читать онлайн

Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн

Gravitavio «Carido» - читать бесплатно онлайн , автор Rybakov Vja?eslavo

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:

— Ĉu donas via kredo al vi kontentecon?

— Jes.

— Ĉu ĝi donas al vi fortojn por vivo?

— Donas, Siro.

— Kiel vi rilatas al aliaj konfesioj?

— Kun maksimuma bonkoreco. Ni opinias, ke sen kredo je iu valoro, supera rilate de la propra persono, homo ankoraŭ ne meritas nomon de homo, li estas nur treege ruza kaj tre vorema besto. Eĉ pli, ju pli multenombraj estas kredoj, des pli diversa kaj riĉa estas paletro de la Homaro. Estas alia afero — kiel tiu supera valoro influas ilian konduton. Se kredo je via dio, je via popolo, je via komunismo aŭ je ankoraŭ io sublimas vin, donas fortojn tutanime donaci kaj pardoni — estu glora via dio, via popolo, via komunismo. Sed se la kredo tiel malsuperigas vin, ke igas vin perforti kaj forpreni — nur groŝon kostas via dio, via popolo, via komunismo.

— Jes, digne. Ĉu ne tro ĝenos vin en malmultaj vortoj rakonti al mi, en kio, propre, konsistas via instruo?

Por tio mi neniel estis preta. Mi devis serioze alsuĉiĝi al la cigaredo, poste nehaste forskui en la cindrujon neĝblankan cindron.

— Siro, mi estas ne teoriisto, ne skolasto…

— Vi estas bonega laboranto kaj sendube fidela al Rusio homo — tio sufiĉas. Rezonadoj de teologoj min ĉiam tre malmulte interesis, senrilate al ilia konfesia aparteno. Teoriumi eblas longe, se teorio estas via profesio; sed en ĉiutaga korbatado ajna kredo redukteblas al kelkaj simplaj kaj plej gravaj vortoj. Mi aŭskultas, princo.

Mi ankoraŭ prokrastis, serĉante vortojn. Li rigardis kuraĝige.

— Ĉiuj gregaj bestoj, Siro, havas certajn normojn de konduto, direktitajn al tio, ke oni ne malutilu senpravigite unu al la alia, kaj al elementa unuigo de penoj en komunaj agoj. Tiuj normoj aperas tute spontane — tiel laboras en kolektivo la instinkto de memkonservado. La homa etiko, ĉiuj ĝiaj specoj, estas ne pli ol vica stadio de komplikiĝo de tiuj normoj tiugrade, kiugrade la homo estas vica stadio de komplikiĝo de la animala regno. Tamen individuisma, ambicia racio, aperinta al la homo laŭ volo de la naturo, ekstaris sur la vojo de tiuj normoj. Ĝuste pro tio iĝis necese apogi ilin per diversaj elpensitaj sanktaj aŭtoritatoj, kuŝantaj kvazaŭ ekster la specio Homo Sapiens , kvazaŭ super ĝi. Kaj tamen, kiom ajn estu aŭtoritata tiu aŭ alia dieca fonto de alvokoj al bonkoreco kaj kompato, ĉiam troveblis homoj, por kiuj tiuj alvokoj estis nura vana sono, rita ludo. Aliflanke, ĉiam troveblis homoj, kiuj bezonis nek sanktigon, nek ritigon de etiko; en sia simpleco ili entute ne povas konduti maletike, ili organe abomenas trompon, por ili fia kaj fremda estas perforto… Kaj tio, kaj alio estas ludo de genoj. Unu homo estas talenta en violonludado, alia — en malkovrado de sekretoj de atomaj nukleoj, tria — en trompado, kvara — en bonfarado. Sed nur per la kvaraj plene riveliĝas genetike programita strebo de la specio konservi sin. Ni estas konvinkitaj, ke ĉiuj kreintoj de etikaj religioj, inklude la mondajn — budaismon, kristismon, islamon — apartenis al tiuj kvaraj. Ja, esence, iliaj postuloj redukteblas al unu integra postulato: bono por proksimulo estas super la mia. Ĉar «mi», «mia» signifas individuajn, egoismajn ambiciojn, kaj «proksimulo», ajna, tutegale kiu, personigas la specion Homo. Diverĝoj komenciĝas jam sur rita nivelo, tie, kie tiun ĉi bazan biologian dogmon necesas enskribi en kuntekston de konkreta civilizo, konkreta socia strukturo. Sed malfeliĉo de la etikaj religioj estis en tio, ke ili, por firmiĝi kaj konkeri amasojn, devis tiel aŭ alie kunfandiĝi kun aparato de perforto — ŝtato, kaj komencante inkludi en siajn ordonojn postulojn de perforto, en tiu aŭ alia grado transformiĝis en sian malon. Ĉiu religio strebis iĝi ŝtata, ĉar en tiu situacio ĉiuj ĝiaj malamikoj iĝis malamikoj de la ŝtato kun ĝia potenca aparato de premado, armeo kaj kaŝesplorado. Sed en tiu sama situacio ĉiujn malamikojn de la ŝtato la religio devis deklari siaj malamikoj — kaj okazis nekorektebla etika rompo. Tion bone konfirmas tio, ke ju pli poste aperis religio, tio estas, ju pli evoluintaj, rigidaj kaj fortaj ŝtataj strukturoj ekzistis en la mondo en la momento de ĝia apero — des plian ŝtatecon demonstras la religio. De la sufiĉe fremda al ŝtato budaismo, tra la kristismo, pretendinta al supereco super mondaj cezaroj, al la islamo, kreinta tutan vicon da rektaj teokratioj.

— Tre logike, — diris la imperiestro. Li aŭskultis atente, iom ŝoviĝinte antaŭen kaj ne movante atentan rigardon for de mia vizaĝo. Malvigle fumis la forgesitaj cigaredoj.

— Ni plene rezignis ajnan ritaron. Ni tute ne strebas al organizita interagado kun monda potenco. Ni apelas, esence, nur al tiuj, kiujn mi nomis la kvaraj — al homoj kun etika dominanto en la konduto. Ilia vivo dum ĉiuj tempoj estis malfacila, ĝi restas malfacila ankaŭ nun. Ili tute neintence ricevas por si la unuan baton en ajnaj sociaj skuoj, ĝis la fino penante stari inter tiuj, kiuj strebas buĉi unuj la aliajn — kaj tial, nemalofte, ilin buĉas kaj unuj kaj la aliaj. Ili ofte aspektas kaj montriĝas malpli fortaj en ĉiutagaj peripetioj… Ni kolektas ilin, armas per scioj, klarigas al ili ilian rolon en vivo de la specio, hardas kapablon manifesti abstraktan bonkorecon de sentoj en konkreta bonkoreco de konduto. Ni ankaŭ penas faciligi kaj fari honora similiĝon al tiuj homoj por tiuj, kiuj ne havas klare esprimitan etikan dominanton, sed pro tiuj aŭ aliaj kaŭzoj inklinas al ĝi. Tio estas nemalmulte.

— Pri kio do okupiĝas viaj… mi jam ne scias, kiel diri… teoriistoj?

— Ho, por ili sufiĉas aferoj. Nu, ekzemple, diri: «Bono de proksimulo pli gravas» — tio estas simple. Simple ankaŭ estas realigi tiujn vortojn, kiam vi kaj la proksimulo estas sur neloĝata insulo. Sed en nia vanta mondo, kie da proksimuloj estas sendube pli ol unu, ĉiuhore antaŭ homo ekstaras problemoj multe pli komplikaj ol tiuj, kiujn solvadas matematikistoj en taskoj pri pluraj korpoj.

— Ĉu ankaŭ tie vi opinias ebla ellabori iujn regulojn?

— Regulojn — neniaokaze, Siro. Sed psiĥologiajn rekomendojn — sendube. Certaj trejnadoj, meditaj praktikoj… sed mi ne kompetentas pri tio, Siro, mi petas pardoni.

— Bone, — li finfine forskuis en la cigaredujon longan blankan vosteton de cindro, jam kurbiĝintan sub propra pezo. — Mi iel preterlasis… Ja la komunismo komenciĝis kiel ekonomika teorio.

— Ho! — mi neglekte svingis la manon. — Eŭropo, freneziĝinta de riĉeco! Ŝajne, komence en la kapon de Markso nenio venis, krom aliulaj vaporkaldronoj kaj milionaj havaĵoj! «Batas horo de kapitalisma propraĵo. Senproprigantoj estas senproprigataj»! En tio, ke komunistoj rezignis la vulgaran ideon de komunigo de propraĵo kaj leviĝis al la ideo de komunigo de interesoj, estas granda merito de komunistoj de via regno, Siro.

— Lenin… — singarde, kvazaŭ gustumante la vorton, prononcis la imperiestro.

— Jes.

— Komunigo de interesoj — tio sonas iel… timige dubsence.

— Pardonu, Siro, sed eĉ vorto «arkanĝelo» iĝas insulta, kiam ĝin prononcas satano. Temas, certe, ne pri tio, ke oni al ĉiuj altrudu unu komunan intereson, sed pri tio, ke ĉiu individua intereso atentu interesojn de ĉirkaŭantoj kaj, aliflanke, ke ĉiu individua intereso, tuta ilia spektro, estu egale grava kaj estiminda por ĉiuj. Tio estas idealo, certe… kiel ĉiu religia idealo.

— En junaĝo mi legis iujn verkojn de Lenin, sed mi konfesu, princo, ili ne interesis min, ne absorbis.

Mi silentis iom.

— Mi riskos supozi, Siro, ke tiutempe vi estis juna kaj memfida. La vivo ŝajnis al vi gaja hazardludo, en kiu vi havas ĉiujn asojn.

— Eble, — la imperiestro ridetis per anguletoj de la lipoj. — En aliaj cirkonstancoj mi kun plezuro konversacius kun vi pri tio, vi estas bona interparolanto. Sed unue ni finu tion, kion ni komencis. En la eksponita de vi mi ne vidas religian elementon. Tute prudenta, tute materiisma, treege humaneca etika instruo, kaj ne pli. Post kelkaj minutoj vi komprenos, kial mi tiel interesiĝas pri tio. Diru al mi jen kion. Ĉu eblas religia fanatikismo en la komunismo, kaj kiajn formojn ĝi povus havi, se la komunismo mem religian elementon, kiel al mi ŝajnas, ne havas?

— Via cara moŝto, per kio diferencas etika religio de etika instruo? Nur per tio, ke ĝiaj dogmoj apogiĝas je iu sankta aŭtoritato, je iu nefindirita vero, kiu, esence, ĝuste estas objekto de la kredo — kaj ĉiuj ceteraj ordonoj tute materiisme sekvas el ĝi. Sankta aŭtoritato por ni estas la specio Homo. Nepruvita vero, je kiu necesas kredi tutkore, estas tio, ke tiu specio meritas ekziston. Ja tio el nenio sekvas logike. Neniu skribis tion per kometoj sur ĉieloj. Homoj kondutis kaj kondutas ofte tiel, kvazaŭ por ili estas tutegale, ĉu naskiĝos sekva generacio aŭ ne. Malestimo al homoj kuŝas en fundamento de tia konduto — subkonscie enradikiĝinta, speciale, ankaŭ pro tio, ke ĉiuj religioj rigardas nian ekzistadon nur kiel preparan kaj pekan etapon de la eterna ekzistado. Ekkredi je tio, ke tiu ĉi peka formikejo estas supera valoro, estas malfacile, kaj por kelkaj eĉ abomene. Tio, kion mi rakontis antaŭe, estis de racio — kaj jen tio mallonga kaj ĉefa el la koro, pri kio vi petis, Siro, siaspeca simbolo de kredo. La homa gento bezonas ekziston, do, ĉiu mia konscia ago devas porti al iu utilon. Kaj temas ne nur pri filantropeco aŭ senpensa memoferado. Se nia komplika socio por sia plenvalora vivo postulas milojn da diversaj aferoj, plej bone helpi al homoj mi povas, farante kiel eble plej bone mian aferon. Do, ĉiu mia sukceso estas por homoj, sed neniuokaze — homoj por mia sukceso.

— Digna kredo, — diris la imperiestro, — mi povus, tamen, disputi pri la peka formikejo kiel supera valoro — sed disputo pri vereco de nepruveblaj veraĵoj… aŭ ni diru eĉ tiel — egale pruveblaj veraĵoj, estas okupiĝo por koleraj stultuloj, serĉantaj pretekston por interbatado.

— Vere tiel.

— Kaj entute vi tiom alloge kaj konvinke tion eksponis… ĉio ŝajnas tiel natura kaj evidenta, ke mi pretus akcepti viajn votojn.

— Mi estus feliĉa, via cara moŝto, — diris mi. — Sed mi timas, ke por Rusia caro tio estas nepermeseble formala.

Li denove subridetis.

— Mi multe aŭdis pri tio, ke plejmultaj viaj kamaradoj estas bonegaj homoj kaj treege fidindaj laborantoj. Mi ĝojas vidi, ke influo de via konfesio ade kreskas, ĉar ĝia bona influo al ĉiuj sferoj de vivo de la lando estas nedisputebla. Kaj nun mi pli bone komprenas, kial. Sed jen en kio estas la afero…

Liaj okuloj malleviĝis, nun li evitis renkonti mian rigardon. Silentinte, li denove prenis kaj malfermis la cigaredujon. Etendis ĝin al mi. Mi negative balancis la kapon. La imperiestro, pensinte, klakfermis la cigaredujon kaj formetis ĝin.

1 ... 3 4 5 6 7 8 9 10 11 ... 48 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название