Gravitavio «Carido»
Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн
Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала
Tjuratamo
1
Varmego.
Onde tremas la horizonto. La stepo ankoraŭ ne estas forbruligita, ankoraŭ ne iĝis morte-bruna kaj polvoza, sed jam estas tuŝita de malmola flaveco. Ardas helblua antaŭvespera ĉielo; mankas nubetoj sur ĝi, nur malhela punkteto de akcipitro fluas tra zenito.
De Kaspia maro ĉi tien, de ĉi tie al Altajo, tra Altajo en Mongolion kaj pluen, pluen, finiĝante nur kun la kontinento, etendiĝas tiu ĉi admirinda, ne havanta egalajn al si, dissternita kaj presita per miljara suna inundo herba oceano.
La granda stepo. Grandioza kaldrono, bolinta dudek jarcentojn. Kiomfoje ĝi elverŝis ondojn, bruligantajn la lok-sidan mondon! Granda kulturo; ne tiom, eble, laŭ siaj finaj atingoj — kvankam ĉu ni, ŝtopiĝintaj en pezajn klifojn de senmovaj domoj, juĝu pri tio — kiom laŭ originaleco kaj daŭro de tiu originaleco.
Venas huna car' Atilo…
Ie ĉi tie — nu, eble, iomete pli sude — trapasis iam tiuj, kiuj, komence inundinte duonon de Rusujo per sango, poste elteninte ondon de responda ekspansio, delonge iĝis kun tiu Rusujo kvazaŭ du flankoj de unu medalo; altvalora medalo, per kiu avara je premioj historio dekoracias tiujn, kiuj sukcesis elvivi kaj kunviviĝi.
Sankta tero.
Kvazaŭ meditante deirinte for de la ceteraj kaj kaptinte momenton, kiam oni ne rigardis al mi, mi surgenuiĝis kaj rapide kisis tiun sekan kaj firman, kiel arbo, teron. Leviĝis. De la hangaroj jam rapidis, saltetante sur nevideblaj de ĉi tie malglataĵoj, malfermita ĵipo; jam videblis estro de la Tjuratama sekcio de ŝtatsekureco kolonelo Bolsoĥojev, staranta en la aŭto apud ŝoforo kaj videble saltetanta kune kun la ĵipo. Per unu mano li kroĉiĝis al la ventoŝirmilo, per la alia tenis kaskedon ĉe viziero.
Mi malrapide ekiris renkonte al li. La ĵipo eksaltis kaj, skuiĝinte per la tuta korpo, haltis senmove; Bolsoĥojev, kun anticipe etendita mano, elsaltis sur teron. Ni manpremis.
— Saluton, Jaĥonto Aldabergenoviĉ.
— Saluton, Aleksandro Lvoviĉ, bonvenon, — li tuŝis la kaskedon, antaŭe, verŝajne, surmetitan tro streĉe, por ĝin ne forblovu vento. — Jes, Ibrajo vin tre precize alterigis. Ĝuste el tiu ĉi loko estis elfluganta «Carido». Ĝis la hangaroj estas tricent dudek metroj. La tiraŭton, kiu elrulis la gravitavion el la stacio sur la kampon, stiris Usmano Ĝumbajev. Kaj laŭ liaj propraj vortoj, kaj laŭ ĉiuj atestoj — al la aparato li ne proksimiĝis. Li kondukis la tiraŭton el la garaĝo — jen niaj garaĝoj, maldekstre — ne elirante el la kajuto; atendis, ĝis oni alkroĉos; elkondukis sur la kampon, atendis, ĝis oni malkroĉos, same ne elirante el la kajuto, kaj kun teĥnikisto Kislenko revenis al la garaĝo.
Dum la konversacio ni nerimarkite aliris la avieton, veturigintan nin el Vernyj. Mi prezentis al Bolsoĥojev miajn homojn, kaŝiĝintajn de suno en ombro de negranda, duone vitrizita stacidomo.
— Ĉu mi ankoraŭ necesas, Jaĥonto Aldabergenoviĉ? — demandis la juna piloto, elŝoviĝinte el la kajuto. Bolsoĥojev demande rigardis min. Mi geste resendis la demandon al li.
— Tjuratamo estas jen, je tri verstoj, — diris Bolsoĥojev, svinginte la manon al masivo de neĝeblankaj plurloĝejaj domoj, etendiĝinta al norda horizonto kaj degelanta en suna vualo. — Tie, — la kolonelo montris per la fingro al sud-okcidento, — estas startaj kapsuloj, tio estas pli fore, je ĉirkaŭ dek sep verstoj. Sed, kiel mi komprenas, al ni ne necesas tien iri?
— Dume ne necesas.
— Tiuokaze, flugu, kara, — diris Bolsoĥojev al la piloto. Tiu kapjesis, adiaŭe movis la manplaton, kaj entiris la kapon en la kajuton. Parabolaj riceviloj sur kresto de la avieto ekmoviĝis, viviĝante, direktis sin en unu punkton, kaj la avieto senbrue ekflugis supren. Ĉiam pli rapide… jen blindige trembrilis respegulo de suno, reflektita de iu el vitroj de la kajuto, jen ĝi iĝis malhela punkto, kiel la akcipitro — kaj malaperis.
— Rakontu plu, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, — petis mi.
— Steĉjo Ĉereviĉnij dum la tuta mateno umadis en najbara al «Carido» nesto, — kapjesinte, daŭrigis Bolsoĥojev. — Unu nia serĉavio, «Pomo», antaŭ tri tagoj revenis post ĝenerala riparo, kaj Steĉjo estas tia pedanto… Iu sensilo malbone funkciis, ne kontaktis, ŝajne, kaj li estis esploranta la skemon. Ĝis «Carido» al li estis sufiĉe fari nur unu paŝon. Sed en la hangaro ja ĉiam estas homoj. Aliaj teĥnikistoj, kaj krome gardisto, starigita ĉe «Carido» post la teĥnika kontrolo, ĵuras, ke Ĉereviĉnij el la motora sekcio de «Pomo» ne eliris. Post forflugo de la grandprinco li tie ankoraŭ umadis dum ĉirkaŭ kvar horoj, eĉ malfruis por tagmanĝo. Fine, la gardisto mem, Vardvano Nuriev. Dudek jaroj da senriproĉa servado. En depozicioj de atestantoj estas, certe, truoj je unu aŭ du minutoj, sed ĝenerale ĉio montras, ke proksime al la gravitavio li ne aliris. Kaj krome: duonhoron antaŭ surposteniĝo, li venis al la laborejo, tra paskontrolo venis, kun tute malplenaj manoj.
— La eksplodaparaton al li povus transdoni, ekzemple, tiu Ĉereviĉnij. Ĝi povus esti anticipe kaŝita, ni diru, ie en «Pomo». Sufiĉas nur duonminuto…
— Jes, tiel ankaŭ povus esti. Versioj estas pluraj, sed la plej probabla ŝajnas alia. Tamen, se vi permesos, Aleksandro Lvoviĉ, unue mi volus fari al vi demandon.
— Je dio, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, bonvolu.
— Ĉu la fakto de minado de «Carido» estas absolute pruvita? — Bolsoĥojev per voĉo substrekis la vorton «absolute». — Ĉu ne estos tiel, ke ni vane…
— Sed kial vi demandis, Jaĥonto Aldabergenoviĉ? Ĉu vi havas iujn dubojn?
— Nu, kiel diri… — ĝenite balbutis la kolonelo, kaj subite, decidinte, diris: — Ne nur dubojn, sed mi simple ne povas imagi!
Kruus kompreneme kunpremis la lipojn, kaj forturnis rigardon, bedaŭre balancante la kapon. Klimov nazgruntis, turmentante per flavaj dentoj malmultekostan cigaredeton, havantan malbonsignan aspekton. Grigoroviĉ, kovrante sin de la suno per la manplato, observis la akcipitron, dronantan en blanka ĉielbluo.
— Jen ni parolas nun kvazaŭ pri io sufiĉe ordinara, afero kiel multaj… sed mi sentas min kiel en deliro, kiel en koŝmara sonĝo! Jen tiel, simple, murdi kvin homojn — kaj eĉ pli, Aleksandron Petroviĉ-on! Ja lin ĉiuj amis ĉi tie… Eble, tamen estis malfeliĉa akcidento?
— Ho ve, Jaĥonto Aldabergenoviĉ, — respondis mi. — Formale tio ankoraŭ ne estas pruvita, sed la fizikistoj kredigas, ke la motoro neniel povis doni eksplodon. Mi matene en Kramatorskon speciale telefonis, parolis kun tri inĝenieroj de la gravitmotora uzino — ne. Ĉiuj unuvoĉe: ne. Nu, kaj kio koncernas la fakton — miaj homoj frumatene elflugis al Lodejnoe Pole, por skrupule esplori kolektitajn fragmentojn de la ŝipo. De vi ni provos telefoni tien — eble, ili jam ion trovis.
Bolsoĥojev silentis iom.
— Do, en la aŭton, ĉu? — diris li malgaje. — Ĉu ni veturu al la hangaroj?
Ne hastante, ni ekiris al la ĵipo. Unua komprenis Klimov:
— Ni ne lokiĝos.
— Jes, vere, — Bolsoĥojev eĉ stumblis. — Pardonu… mi vin solan atendis, Aleksandro Petroviĉ. Oni min iel malĝuste informis.
— Ni iru perpiede ĉiuj kune, — proponis mi. — Ĝuste laŭ vojo vi sukcesos priskribi la situacion.
Bolsoĥojev kun preteco kapjesis kaj faris al la ŝoforo, atendanta en la ĵipo, liberigan geston per la mano. La ĵipo, mallaŭte graŭletinta en atenda reĝimo, estrece ekgraŭlis kaj eksaltis de la loko; abrupte turniĝis, kliniĝante kaj risorte saltetante, kaj ekimpetis al la garaĝoj.
— Suspektoj falas antaŭ ĉio sur Igoron Fomiĉ Kislenko nur tial, ke li, diference de la menciita de mi triopo, malaperis senspure tuj post la forflugo de «Carido», — ekparolis Bolsoĥojev. — Aliflanke, li dufoje dum lastaj minutoj antaŭ la starto restis kun la aparato praktike sola — nek el la aparato, nek el la tiraŭto li estis videbla. En la hangaro li sola kroĉis je pruaj hokoj du trenkablojn; tiam lin, verdire, povus vidi la gardisto. La gardisto tiun operacion reale ne estis observanta, sed Kislenko pri tio ne povis scii. Preterpasanta meĥanikisto Guŝĉin vidis pretere, kiel Kislenko umas kun la dua kablo, sed ion suspektindan en liaj agoj ne rimarkis — ni konversaciis kun Guŝĉin tre skrupule. Kaj, fine, la plej probabla momento — malkroĉo de la trenkabloj. Tio estas du aŭ tri minutoj, kaj neniu estis ĉirkaŭe. Magnetan, ekzemple, minon alkroĉi ie ĉe la poŭpo — estas sekunda afero, se scii, kie al ĝi ne minacas deŝiro per aerfluo. Kislenko, spertega teĥnikisto, tian kaŝitan lokon sendube povus elpensi.
Vere, estis en ĉio ĉi io de koŝmara sonĝo. En la konversacio jen kaj jen flugis vortoj: spertega teĥnikisto, senriproĉa servado, kontrolita homo, fidinda laboranto… Kaj ja alie ne povus esti — Tjuratamo! Sed samtempe sep tute senkulpaj homoj pereis per terura morto.
Kaj kion nun sentas la grandprincino Anastasia? Belulino, saĝulino, vera amiko; mi havis okazon danci kun ŝi en lasta Kristnaska balo — kiel li kaptadis rigardon de la edzo!
Kion sentus Liza aŭ Stanjo, se min…
Kaj — mi, se ŝin aŭ ŝin?
Kiel sengarda estas homa korpo! Eĉ karesante, eblas fari doloron; kion do diri pri intenca malutilo. Kiel tiu dieca guteto bezonas zorgon; kiomaj blindige belaj sentoj kaj agoj pendas sur hareto, en plena sklaveco de maldikega haŭteto, de mizeraj kotaj buletoj sur vandoj de angioj, de iu sinovio, de kaŝita fonto de hormonoj — ni gardu, gardu nin reciproke, helpu kaj pardonu, zorgu, kiel malsanulojn, ja ni ĉiuj malsanas je tiu karno, rompebla, kiel konko de heliko, kaj vivavida, kiel avidas sunon verda folio. Alie simple ne eblas elvivi!
— Sed kion tio, fakte, signifas — malaperis? — demandis mi.
— Malaperis — tio estas malaperis, kaj ĉio, — suspiris Bolsoĥojev. — Baldaŭ post la forflugo li iris hejmen por tagmanĝi, — li loĝas ĉi tie relative nemalproksime, en la proksima rando de Tjuratamo; de la haltejo de buso, kiu kursas inter la flughaveno kaj la urbo, estas distanco je tri minutoj de paŝado; tial li kutime tagmanĝis ne en la kantino, sed hejme… Kaj jen — ni ricevas mesaĝon el la ĉefurbo. Nu, dum ni ekturniĝis, pasis horo, ne malpli. Ni serĉas tie kaj tie — mankas Kislenko. Ĉiuj estas apude, sed lin, kiel oni ĉe vi en Rusio diras — kvazaŭ bovino per lango forlekis. El la laborejo foriris, al la hejmo ne venis. Ni iris al la fervoja stacio, al la busa stacio, al la pasaĝera flughaveno, al ĉiuj kasistoj, al ĉiuj postenaj policanoj montris foton — ne, ne memoras. Certe, tio ne estas garantio — li povus tragliti, kaj oni lin ne memorfiksis, aŭ li fuĝis sur preterirantaj aŭtoj, ĉio povus esti… Sed estas strange, tamen. Kaj, jen kia ankoraŭ strangaĵo — li, kiel montris traserĉo, tiumatene antaŭ ol iri el la hejmo al la laborejo, ĉiujn legitimilojn neniigis.