-->

Magiisto de Smeralda Urbo

На нашем литературном портале можно бесплатно читать книгу Magiisto de Smeralda Urbo, Volkov Aleksandr-- . Жанр: Сказки. Онлайн библиотека дает возможность прочитать весь текст и даже без регистрации и СМС подтверждения на нашем литературном портале bazaknig.info.
Magiisto de Smeralda Urbo
Название: Magiisto de Smeralda Urbo
Автор: Volkov Aleksandr
Дата добавления: 16 январь 2020
Количество просмотров: 280
Читать онлайн

Magiisto de Smeralda Urbo читать книгу онлайн

Magiisto de Smeralda Urbo - читать бесплатно онлайн , автор Volkov Aleksandr

La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo " de A.Volkov estas la unua libro el la ?eno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ?in nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum "Mirinda magiisto el la lando Oz " aperis en Usono en 1898 kaj tuj fari?is tre populara. ?i libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.

Aleksandr Volkov ne povis ne ?armi?i per la fantazioj de F.Baum kaj en 1939 li prezentis sian version de la unuaj aventuroj de Doroti (Elli) en libro: "Magiisto de Smeralda Urbo ". Poste aperis aliaj libroj el ?i tiu serio (entute 6), en kiuj oni povis trovi jam konatajn aventurojn kaj eventojn el la libroj de F.Baum, kaj tute novajn.

Preska? ?iu infano en nia lando konati?as kun la libroj de A.Volkov kaj ni esperas, ke anka? vi legos ?i libron kun plezuro.

Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev .

S-Peterburgo 1991

Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 32 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:

— Sed kiel ŝi ekscios?

— Do tiel! Por ŝi ne ekzistas sekretoj!..

Sed la konversacioj ripetiĝis multfoje. Bastinda pri ili ne sciis kaj Fregoza fariĝis pli kuraĝa. Ŝi jam volonte konsentis kun Elli, ke la Palpebrumuloj devas liberiĝi de superregado de la sorĉistino.

Sed antaŭ ol aranĝi ion, la kuiristino volis pli ĝuste scii, kia sorĉo restis ĉe Bastinda. Vespere ŝi ŝteliradis al la pordo de ŝia dormoĉambro kaj kaŝaŭskultis grumbladon de la maljunulino, kiu lastatempe komencis ofte paroli kun si mem.

Foje Fregoza forkuris de la pordo de Bastinda tre incitita kaj, ne trovinte Elli en la kuirejo, rapidkuris en la malantaŭan korton. La tuta kompanio jam dormis, sed la kuiristino vekis la amikojn.

— Elli, vi estis prava! — kriis Fregoza, svingante la manojn.- Bastinda elĉerpis ĉiujn siajn sorĉaĵojn, kaj ŝi nenion havas rezerve. Mi aŭdis, ke ŝi lamentis kaj malbenis viajn amikojn, ke ili senigis ŝin de la magiaj fortoj…

La knabino kaj ŝiaj amikoj neordinare ekĝojis kaj komencis demandi Fregoza pri la detaloj. Sed la kuiristino malmulte povis aldoni. Ŝi nur ankoraŭ rakontis, ke Bastinda ion murmuris pri la arĝentaj ŝuetoj, sed kion ĝuste — tion Palpebrumulino ne finaŭskultis, ĉar pro la maltrankviliĝo frapis per la frunto la pordon kaj forkuris, timante, ke la sorĉistino kaptos ŝin sur la loko de la krimo.

La grava novaĵo, portita de Fregoza, vigligis la kaptitojn. Nun antaŭ ili aperis ebleco plenumi la ordonon de Gudvin kaj liberigi la Palpebrumulojn.

— Nur malfermu mian kaĝon, — muĝis Leono, — Kaj vi ekvidos, kiel mi finvenkos Bastinda!

Sed la kaĝo estis fermita per granda seruro kaj ĝia ŝlosilo estis konservata en sekretujo de Bastinda. Interkonsiliĝinte, la amikoj decidis, ke Fregoza devas prepari la servistojn al ribelo. Ili subite atakos Bastinda kaj senigos ŝin de la libero kaj potenco.

Fregoza foriris, sed Elli kaj ŝiaj amikoj ne dormis preskaŭ la tutan nokton, konversaciante pri venonta batalo kontraŭ Bastinda.

Sekvatage la kuiristino komencis agi. La servistoj estis tre timigitaj de Bastinda, kaj estis malfacile persvadi ilin elpaŝi kontraŭ la sorĉistino. Tamen Fregoza sukcesis konvinki iujn el la palaca gardistaro, kaj la inicitaj en la komploton Palpebrumuloj komencis prepari sin.

Pasis kelkaj tagoj. Vidante, ke la gardistoj kuraĝiĝis kaj serioze intencas kvitiĝi kun la malica sorĉistino, al ili decidis aliĝi aliaj servistoj. La ribelo maturiĝis, sed subita kazo rezultigis al rapida kaj neatendita fino.

Bastinda ne lasis la pensojn pri bezono ekposedi la arĝentajn ŝuetojn de Elli. Por la sorĉistino tio estis sola ebleco konservi sian potencon en Viola Lando. Kaj fine Bastinda elpensis.

Foje, kiam nek Fregoza, nek Elli estis en la kuirejo, la sorĉistino streĉe etendis super la planko maldikan ŝnureton kaj kaŝis sin post la fornon.

La knabino venis, stumblis pro la ŝnureto kaj falis; la dekstra ŝueto demetiĝis kaj ruliĝis flanken. La ruza Bastinda saltis de post la forno, momente kaptis la ŝueton kaj metis ĝin sur sian maljunan malgrasan piedon.

— Hi-hi-hi! Kaj la ŝueto estas mia! — incitis Bastinda la knabinon, mutiĝintan pro la surprizo.

— Redonu la ŝueton! — ekkriis Elli, rekonsciiĝinte. - Aĥ, vi estas ŝtelistino! Ĉu vi ne hontas?

— Provu forpreni! — grimacante respondis la maljunulino.- Mi ankaŭ la duan deprenos de ci! Kaj poste, estu trankvila, mi venĝos cin pro Gingema! Cin formanĝos ratoj — hi-hi-hi, la grandaj avaraj ratoj! — Kaj ronĝos ciajn molajn ostetojn!

Elli estis ege incitita pro malĝojo kaj kolero: ŝi tre ŝatis la arĝentajn ŝuetojn. Por iel ajn venĝi al Bastinda, Elli prenis sitelon da akvo, alkuris al la maljunulino kaj aspergis ŝin per la akvo de la kapo ĝis la piedoj.

La sorĉistino time ekkriis kaj provis deskuiĝi. Sed vane: ŝia vizaĝo fariĝis truoza kvazaŭ degelanta neĝo; la figuro komencis malleviĝi kaj vaporiĝi…

— Kion ci faris! — jelpis la sorĉistino.- Ja mi tuj degelos!

— Mi tre bedaŭras, sinjorino! — respondis Elli.- Mi vere ne antaŭvidis tion. Sed por kio vi ŝtelis la ŝueton?

— Mi dum kvincent jaroj ne lavis min, ne purigis la dentojn, eĉ perfingre ne tuŝis akvon, ĉar al mi estis aŭgurita morto pro akvo, kaj jen estas mia vivofino! — hurlis la maljunulino.

La voĉo de la sorĉistino fariĝis pli kaj pli mallaŭta; ŝi degelis kiel sukeropeceto en glaso da teo.

Elli en teruro rigardis la pereon de Bastinda.

— Vi mem estas kulpa, — komencis ŝi.

— Sed kiu konjektigis cin… uffff…

La voĉo de la sorĉistino rompiĝis, ŝi kun siblado malleviĝis planken, kaj post minuto de ŝi restis nur malpura flako, en kiu kuŝis la robo de la sorĉistino, la ombrelo, la tufoj de ŝiaj grizaj haroj kaj la arĝenta ŝueto.

Ĉi-momente en la kuirejon revenis Fregoza. La kuiristino estis nekutime mirigita kaj ĝojigita pro la pereo de sia kruela mastrino. Ŝi prenis la ombrelon, robon kaj harojn kaj ĵetis ilin en angulon por poste forbruligu ĉion. Forviŝinte la malpuran flakon sur la planko, Fregoza kuris tra la palaco por rakonti al ĉiuj la ĝojan novaĵon…

Elli purigis kaj surmetis la ŝueton, trovis en la dormoĉambro de Bastinda la ŝlosilon por la kaĝo de Leono kaj rapidis en la malantaŭan korton por rakonti al siaj amikoj pri la mirinda pereo de la malica sorĉistino Bastinda.

1 ... 15 16 17 18 19 20 21 22 23 ... 32 ВПЕРЕД
Перейти на страницу:
Комментариев (0)
название