Magiisto de Smeralda Urbo
Magiisto de Smeralda Urbo читать книгу онлайн
La fabela novelo "Magiisto de Smeralda Urbo " de A.Volkov estas la unua libro el la ?eno de aventuroj en Magia Lando, la lando Oz, kiel ?in nomis la usona verkisto Lajmen Frank Baum. La fabelo de F.Baum "Mirinda magiisto el la lando Oz " aperis en Usono en 1898 kaj tuj fari?is tre populara. ?i libro malfermis la Oz-landan epopeon, kiu konsistas el pli ol kvardek libroj, el kiuj Frank Baum mem verkis nur dekkvar.
Aleksandr Volkov ne povis ne ?armi?i per la fantazioj de F.Baum kaj en 1939 li prezentis sian version de la unuaj aventuroj de Doroti (Elli) en libro: "Magiisto de Smeralda Urbo ". Poste aperis aliaj libroj el ?i tiu serio (entute 6), en kiuj oni povis trovi jam konatajn aventurojn kaj eventojn el la libroj de F.Baum, kaj tute novajn.
Preska? ?iu infano en nia lando konati?as kun la libroj de A.Volkov kaj ni esperas, ke anka? vi legos ?i libron kun plezuro.
Oleg Ciganov kaj Boris Kondratjev .
S-Peterburgo 1991
Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала
La lasta sorĉo de Bastinda
Al la pordego de Smeralda Urbo la vojaĝantojn kondukis la verdbarba Soldato. Pordega Gardisto deprenis iliajn okulvitrojn kaj metis ilin en la sakon.
- Ĉu vi jam forlasas nin? — ĝentile demandis li.
— Jes, ni devas iri, — malgaje respondis Elli.- Kie komenciĝas la vojo en Violan Landon?
— Tien ne ekzistas vojo, — respondis Faramant.- Neniu volonte iras en la landon de la malica Bastinda.
— Do kiel ni trovos ŝin?
— Vi ne devos maltrankviliĝi pri tio, — diris Pordega Gardisto.- Kiam vi venos en Violan Landon, Bastinda mem trovos kaj sklavigos vin.
— Sed povas esti, ke ni sukcesos senigi ŝin de ŝia magia forto? — diris Timigulo.
— Ah, ĉu vi deziras venki Bastinda? Des pli malbone estas por vi! Kontraŭ ŝi ankoraŭ neniu provis batali, krom Gudvin, sed li, — Pordega Gardisto mallaŭtigis la voĉon, — malsukcesis. Ŝi penos kapti vin antaŭ ol vi povos ion aranĝi. Estu singardemaj! Bastinda estas ege malica kaj lerta sorĉistino, kaj venki ŝin estas tre malfacile. Iru tien, de kie leviĝas la suno, kaj vi venos en ŝian landon. Mi deziras sukcesojn al vi!
La vojaĝantoj adiaŭis al Faramant, kaj li fermis post ili la pordegon de Smeralda Urbo. Elli turnis sin orienten, la aliaj sekvis ŝin. Ĉiuj estis malgajaj, ĉar sciis kiel malfacilan taskon ili devas plenumi. Nur senzorga Totoĉjo gaje kuradis tra kampo kaj pelis grandajn buntajn papiliojn: li kredis la fortojn de Leono kaj Fera Hakisto kaj esperis la inventemon de Timigulo.
Elli ekrigardis la hundeton kaj kriis de miro: la rubando ĉirkaŭ lia kolo el la verda transformiĝis en la blankan.
— Kion signifas tio? — demandis ŝi la amikojn.
Ĉiuj rigardis unu al alia, kaj Timigulo profundpense konstatis:
— Tio estas sorĉo!
Ĉar la aliaj variantoj ne ekzistis, ĉiuj konsentis tion kaj iris pluen. Smeralda Urbo malaperis fore. La lando fariĝis dezerta: la vojaĝantoj proksimiĝis al la regno de Bastinda.
Ĝis la tagmezo la suno lumis en la okulojn, blindigante ilin, sed ili iris tra ŝtonoza plataĵo kaj estis eĉ ne unu arbo por kaŝi sin en la ombron. Vespere Elli laciĝis kaj Leono vundis la piedojn kaj lamis.
Ili haltis por tranokto. Timigulo kaj Fera Hakisto staris garde, la aliaj ekdormis.
La malica Bastinda havis nur unu okulon, sed vidis ŝi tiel, ke ne ekzistis anguleto en Viola Lando, kiu kaŝiĝus de ŝia akrevida rigardo.
Vespere elirante por sidi sur la peroneto, Bastinda pririgardis per la okulo sian bienon kaj ektremis de kolero: tre malproksime, sur la limo de sia lando, ŝi ekvidis la malgrandan dormantan knabinon kaj ŝiajn amikojn.
La sorĉistino blovis en fajfilon. Al la palaco de Bastinda brue alkuris aro da grandaj lupoj kun furiozaj flavaj okuloj, kun grandaj kojnodentoj, elŝoviĝantaj el la malfermitaj faŭkoj. La lupoj eksidis sur la malantaŭajn piedojn kaj spiregante rigardis Bastindan.
— Kuru okcidenten! Tie vi trovos malgrandan knabinon, arogante penetrintan mian landon kaj kun ŝi la kunulojn. Ĉiujn disŝiru peceten!
— Kial vi ne kaptas ilin por sklavigi? — demandis la luparestro.
— La knabino estas malforta. Ŝiaj kunuloj ne povas labori: unu estas pajloŝtopita, la alia — fera. Kaj kun ili estas Leono, kiu ankaŭ estas senutila.
Jen kiel vidis Bastinda per la sola okulo!
La lupoj kuregis.
- Ŝiru peceten! Peceten! — jelpis la sorĉistino al ili.
Sed Timigulo kaj Fera Hakisto ne dormis. Ili ĝustatempe rimarkis la proksimiĝon de la lupoj.
— Veku Leonon, — proponis Timigulo.
— Ne necesas, — respondis Fera Hakisto.- Tio estas mia afero — venki la lupojn. Mi aranĝos al ili bonan renkonton!
Kaj li elpaŝis antaŭen. Kiam la luparestro atingis Feran Hakiston, larĝe malfermante la ruĝan faŭkon, Hakisto svingis la bone akrigitan toporon kaj senkapigis la lupon. La lupoj kuris vice, unu post alia; kiam la sekva ĵetis sin al Fera Hakisto, tiu jam preparis sin kaj staris kun la suprenlevita toporo, kaj la kapo de la lupo falis surteren.
Kvardek kruelajn lupojn havis Bastinda kaj kvardekfoje levis Fera Hakisto sian toporon. Kaj kiam li levis ĝin la kvardek unuan fojon neniu lupo estis viva: ĉiuj kuŝis ĉe la piedoj de Fera Hakisto.
— Bonega batalo! — admiris Timigulo.
— La arbojn haki estas pli malfacile, — modeste respondis Hakisto.
La amikoj ĝisatendis la matenon. Vekiĝinte kaj ekvidinte la amason de la mortaj lupoj, Elli ektimis. Timigulo rakontis pri la nokta batalo, kaj knabino tutanime dankis Feran Hakiston. Post la matenmanĝo la kompanio brave ekvojaĝis.
La maljuna Bastinda ŝatis dolĉe kuŝi en la lito. Ŝi leviĝis malfrue kaj eliris sur la peroneton por demandi la lupojn, kiel ili forronĝis la arogantajn vojaĝantojn.
Kiel ŝi estis kolera kiam ekvidis, ke la vojaĝantoj daŭrigas iri, sed la fidelaj lupoj kuŝas mortaj!
Bastinda fajfis dufoje, kaj en aero rondflugis aro da rabaj kornikoj kun feraj bekoj. La sorĉistino kriis:
— Flugu okcidenten. Tie estas alilandanoj! Beku ilin ĝismorte! Rapidu! Rapidu!
La kornikoj kun furioza grakado rapidflugis renkonten al la vojaĝantoj. Ekvidinte ilin Elli ektimegis. Sed Timigulo diris:
— Ilin venki estas mia devo! Ja mi ne vane estas porkornika timigilo! Staru post mi! — Kaj li surŝovis la ĉapon sur la frunton, larĝe etendis la brakojn kaj ekhavis la aspekton de reala timigilo.
La kornikoj konsterniĝis kaj senorde ekturniĝis en aero. Sed la kornikestro raŭke grakis:
— Kion vi timas? La timigilo estas pajloŝtopita! Jen kiel mi punos ĝin!
Kaj la estro volis sidiĝi sur la kapon de Timigulo, sed tiu kaptis lian flugilon kaj momente rompis lian kolon. Poste alia korniko ĵetis sin samdirekten kaj ankaŭ lian kolon rompis Timigulo. Kvardek rabajn kornikojn kun feraj bekoj havis Bastinda, kaj kolojn de ĉiuj rompis la brava Timigulo kaj ĵetis ilin amase.
La vojaĝantoj dankis Timigulon pro la konjektemo kaj denove movis sin orienten.
Kiam Bastinda ekvidis, ke ŝiaj fidelaj kornikoj kuŝas sur la tero mortamase, sed la vojaĝantoj sentime iras antaŭen, ŝin plenigis kaj kolero kaj timo.
— Kiel? Ĉu ne sufiĉas mia sorĉarto por haltigi la arogantan knabinon kaj ŝiajn kunulojn?!
Bastinda ekfrapis per la piedoj kaj trifoje blovis en la fajfilon. Al ŝia voko kunflugis amaso da kruelaj nigraj abeloj, kies mordo estas mortiga.
— Flugu okcidenten! — elmuĝis la sorĉistino.- Trovu tie la alilandanojn kaj mordpiku ilin ĝismorte! Rapidu! Rapidu!
Kaj la abeloj kun surdiga zumado flugis renkonten al la vojaĝantoj. Fera Hakisto kaj Timigulo rimarkis ilin demalproksime. Timigulo tuj konjektis kion fari.
— Prenu mian pajlon! — kriis li al Fera Hakisto.- Kovru per ĝi Elli, Leonon kaj Totoĉjon, kaj la abeloj ne atingos ilin!
Li lerte malbutonumis la kaftanon, kaj de tie elŝutis la tutan amason da pajlo. Leono, Elli kaj Totoĉjo ĵetis sin surteren. Hakisto rapide kovris ilin kaj rektstature staris.
La amaso da abeloj kun furioza zumado ĵetis sin al Fera Hakisto. Hakisto ekridetis: la abeloj rompis la venenajn pikilojn kontraŭ la fero kaj tuj mortis, ĉar abelo ne povas vivi sen la pikilo. Ili falis, anstataŭ ili flugis aliaj kaj ankaŭ provis piki la feran korpon de Hakisto.
Baldaŭ ĉiuj abeloj kuŝis mortaj sur la tero kvazaŭ amaso da nigraj karberoj. Leono, Elli kaj Totoĉjo elgrimpis el sub la pajlo, kolektis ĝin kaj ŝtopis Timigulon. La amikoj daŭrigis la vojon.
La malica Bastinda neordinare ekkoleris kaj ektimis, kiam ŝi estis vidinta, ke ŝiaj fidelaj abeloj pereis, sed la vojaĝantoj pluiras antaŭen. Ŝi ŝiris la harojn, knaris per la dentoj kaj pro kolero longe ne povis diri eĉ unu vorton.
Fine la sorĉistino sin ekposedis. kaj vokis siajn servistojn — Palpebrumulojn. Bastinda ordonis al ili armiĝi kaj ekstermi la arogantajn vojaĝantojn. La Palpebrumuloj estis ne tro kuraĝaj — ili kompatinde ekpalpebrumis kaj larmoj glitis el iliaj okuloj, sed ili ne aŭdacis malobei la ordonon de sia reĝino kaj komencis serĉi la armilojn. Tamen ĉar ili neniam militis (Bastinda la unuan fojon turnis sin al ilia helpo), tial ili neniajn armilojn havis, kaj ili armis sin kiu per kaserolo, kiu per pattenilo, kiu per florpoto, kaj iuj laŭte klakis per infanaj klakiloj.
Kiam Leono ekvidis, kiel la Palpebrumuloj singardeme proksimiĝas, kaŝante sin unu post alia, puŝante unu alian kaj time palpebrumante kaj duonfermante la okulojn, li ridetis:
— Kontraŭ ĉi tiuj la batalo estos nelonga!
Li elpaŝis antaŭen, malfermis la grandan faŭkon kaj tiel ekmuĝegis, ke la Palpebrumuloj ellasis la potojn, patojn kaj klakilojn kaj diskuris diversflanken.
La malica Bastinda fariĝis verda pro teruro, ekvidinte, ke la vojaĝantoj iras kaj iras antaŭen kaj jam proksimiĝas al ŝia palaco.
Ŝi devis uzi la lastan magian rimedon, kiun ŝi havis. Ŝi havis Oran Ĉapon kaŝitan en sekretan kofron. La posedanto de Ora Ĉapo povis, kiam li volis, voki la potencan tribon de la Flugantaj Simioj kaj devigi ilin plenumi ĉiun ordonon. Sed Ĉapo estis uzebla nur trifoje, kaj Bastinda jam dufoje ĝis nun vokis la Flugantajn Simiojn. Unuan fojon ŝi kun ilia helpo fariĝis reĝino de la lando de la Palpebrumuloj, la duan fojon ŝi kontraŭatakis la armeojn de Gudvin la Terura, kiu provis liberigi Violan Landon de ŝia potenco.
Jen pro tio Gudvin timis la malican Bastindan kaj sendis al ŝi Elli, esperante je la forto de ŝiaj arĝentaj ŝuetoj.
Bastinda tre ne volis uzi Ĉapon la trian fojon: ja post tio finiĝos ŝia magia forto. Sed la sorĉistino jam havis nek la lupojn, nek la kornikojn, nek la nigrajn abelojn, kaj la Palpebrumuloj okazis malbonaj militistoj, kaj ne eblis fidi al ili.
Kaj jen Bastinda prenis Ĉapon, surkapigis ĝin kaj komencis sorĉi. Ŝi frapis per piedo kaj laŭte eldiris la magiajn vortojn:
— Bambara, ĉufara, loriki, eriki, pikapu, trikapu, skoriki, moriki! Aperu antaŭ mi, la Flugantaj Simioj!
Kaj la ĉielo malheliĝis pro la aro de la Flugantaj Simioj, kiuj rapidflugis al la palaco de Bastinda per siaj fortaj flugiloj. La tribestro Uorra alflugis al Bastinda kaj diris:
— Vi vokis nin la trian kaj la lastan fojon! Kion vi ordonos?
— Ataku la alilandanojn, venintajn en mian landon, kaj ekstermu ĉiujn krom Leono! Lin mi jungados en mian kaleŝon.
— Tio estos plenumita! — respondis la tribestro, kaj la tuta aro forflugis okcidenten.