Gravitavio «Carido»
Gravitavio «Carido» читать книгу онлайн
Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала
Stanjo, male, tenis sin kun mi kun senpersona, foriganta ĉiun aludon al anima aŭ alia proksimeco, korekteco de bonege trejnita vartistino. Kiam Liza foriris, ni preskaŭ ne interparolis, por mi ĉiu vorto estis malfacila, terure dolorega, la petala kuglo disŝiris kaj mian pulmon, kaj la trakeon, sed Liza babilis anstataŭ duopo, detalege rakontante kaj pri vetero, kaj pri novaĵoj, kaj pri tio, kion informis Kruus, kaj pri tio, kion sendis Raĥĉiev-oj kaj kiel ili atendas nin en Otuzoj, kaj pri tio, kion diris telefone Paŭlinjo, kaj pri tio, kion diris en lasta parolo prezidanto de Dumo Sergunenkov, kaj kiel estis vestita la imperiestrino dum hieraŭa aŭdienco, translaciita de ĉiuj televidprogramoj; kaj Stanjo silentis, nur plenumante petojn, kaj unusilabe respondante al demandoj, ne deŝiriĝante de iu libro aŭ manuskripto — kaj, kiam ni restis duope, en la ĉambro ŝvelis sovaĝa, streĉita fremdiĝo, kiun Liza, venante, malespere penis iel forigi. Mi baldaŭ ĉesis kaj peti, kaj demandi, kaj peni iel komenci konversacion; eĉ se mi ion vere bezonis, mi atendis Lizan aŭ vartistinon. Stanjon tiuj silentadoj, ŝajne, tute ne maltrankviligis — ŝi susuris per folioj, sidiĝinte en angulo tiel, ke mi ŝin eĉ vidi ne povis. Tiam mi tute ĉesis kompreni, por kio ŝi alveturis. Eble nur por sciigi Lizan pri sia ekzisto. Certe, pensis mi, kun fermitaj okuloj aŭskultante oftan susuron — ŝi legis tre rapide, — ŝi, «levinta dum la vivo multe pliajn pezojn» — sendube plurajn fojojn trafis en iajn similajn situaciojn, kaj, malsame ol mi kaj, des pli, ol Liza, probable, sentis sin bone, kiel fiŝo en akvo. Ŝi nur ne ofendu iel mian knabinon, pensis mi foje — kaj tuj ekhontis neelteneble. Mi volis jam voki ŝin, kaj, kiam ŝi venos, diri ion bonan — ŝian angulon mi ne povis atingi per iu pli-malpli longa frazo — sed ĝuste en tiu momento ŝi malestime snufis kaj balbutis, evidente ne por mi: «Kiel aĉe li skribas… jen kriplulo». Kaj mi silentis.
Tamen ŝi forigadis doloron. Per ia sesa senso divenante, kiam mi jam ne povis pacienci, ŝi demetis legaĵon, alvenis silente, sidiĝis sur randon kaj komencis sorĉi. Energie spirante, ŝi levis maldikajn longajn manojn, kiel pastrino, vokanta fajron de ĉieloj, poste ĵetis plenigitajn per ĝi manplatojn al mia disŝirita brusto kaj jen facile tuŝis la pansojn, jen faris super ili komplikajn manipulojn… Mi ne scias, ĉu tio helpis al resaniĝo, ĉu ne — sed en tiaj minutoj al mi ŝajnis, ke ŝi rilatas al mi kiel antaŭe, ke ŝi alveturis nur pro tio, ke ne povis esti malproksime, kaj entute — ĉio mem ordiĝos iel, ja se homoj amas unu alian, ĉio ne povas ne ordiĝi… Eble, en tio estis tuta senco de la sorĉado? La doloro pro tiaj pensoj perdis venkan impeton; velkis, ŝrumpis, kiel stepa incendio sub pluvego.
Kun Liza ŝi tenis sin kun substrekita afableco, kaj ĝenerale ĉiel demonstris sian suban, duagradan rilate al ŝi staton. Liza en siaj penoj establi tiom necesan por normala regeneracio etoson de senĝena hejma kamaradeco — mi imagas, kiom tio kostis al ŝi! — tuj komencis voki Stanjon laŭ antaŭnomo; tiu dum tri tagoj kroĉiĝis al patronomo. «Stanjo» — «Elizabeta Nikolavna»… Poste ŝi tamen rezignis, ja tro akre sonis tiu absurdaĵo, eĉ eble por ŝi mem. Sed strategie nenio ŝanĝiĝis; mi estas certa, ke, se la lingvo donus al ŝi tian eblon, Stanjo konversacius kun Liza en for-orientaj tradicioj, kie, ekzemple, laŭ unu el fama milo da ĉinaj ceremonioj, konkubino, sendepende de realaj aĝoj, alparolas al ĉefa edzino uzante terminon de parenceco, signifantan «pli maljunan fratinon»; nu, kaj ŝi mem, respektive, nomiĝas «juna fratineto». «Ĉu ne deziras sinjorino pli aĝa fratino iomete trinki teon? La juna fratineto ĝojos servi al ŝi…». En la rusa, ne elturniĝante, tion ne eblas diri, sed Stanjo ankaŭ el la rusa sukcesis elpremi nemalmulton, kaj Liza, kun ŝia simplanima peno establi amikecon, nenion povis fari. Fera virino estas Stanislava. Restinte kun ŝi duope, mi, certe, provus ion klarigi al ŝi — se mi povus esti certa, ke tio estas simple pro ŝia ĝenemo, pro absurdeco de la situacio, pro respekto al dek kvin jaroj, kiujn ni vivis kun Liza, pro nekompreno, ke al mi, truita baloneto, estis fizike dolore aŭskulti tion, kaj, se mi povus aŭdigi sonojn pli laŭtajn ol siblado, mi kriegus, kiam ŝi peneme, konsekvence humiliĝas, ofte eĉ Lizan konsternante, kaj eĉ ruĝigante; sed lastatempe Stanjo tiel kondutis kun mi, ke mi ne povis ekskludi afektan strebon vundi min, montrinte, kiel mi estas kruela, tenante ŝin kiel konkubinon.
Kaj ke ŝi ne plu permesos tion.
Ĝuste ŝi establis kutimon de kunaj te-trinkadoj. En la tria, ŝajne, tago — jes, ĝuste tiam ŝi transiris de Elizabeta Nikolavna al Liza — ŝi venis kun plena termobotelo, du faldeblaj plastaj glasetoj kaj iu modesta, sed apetitveka manĝaĵo, preparita de ŝi mem. Ekde tiam tio establiĝis. Antaŭ ol anstataŭi unu la alian en tiu infera honora gardo, ili sidiĝis en la malproksima angulo, ekster limoj de videblo, manĝis Ramilajn abrikotojn, krakante per iu ĉasta bongustaĵo kaj trinketante teon. Mi penis aŭskulti, sed ili konversaciis duonflustre pri io sia, pri knabina, kaj poiomete eĉ komencis ete ridi per du voĉoj. Verŝajne, min pridiskutis. Sed, eble ne — ĉu mi estas sola afero en la mondo? Foje mi eĉ sentis solecon kaj ofendon — ŝajnis, ke mi al ili jam ne necesas; ili simple plenumas sanktan devon kaj honoran servon.
En la sesa tago, kiam ili finis teumadon kaj Stanjo devis foriri, ŝi leviĝis, sed ekiris ne al la pordo, sed nehaste frapis per kalkanumoj, irante al mi. Haltis, rigardante al mia vizaĝo. Tiel, kiel ŝi, verŝajne, ĉiam deziris — de supre. Kaj mi — al la ŝia; de malsupre.
— Mi ĵus parolis kun la kuracisto. Ĉio estas bona, vi rapide resaniĝas, — diris ŝi. — Kaj mi ĉiujn manuskriptojn, kiujn kunprenis, jam prilaboris. Do mi revenas al la ĉefurbo. Ĉi tie mi ne plu necesas, kaj tie venis tempo perlabori vicajn rublojn.
Tio estis neatendita, kiel tondro el sennuba ĉielo. Ne nur por mi — al Liza, verŝajne, antaŭ tiu momento ŝi same nenion diris.
— Kiam? — post paŭzo demandis Liza el la tea angulo.
— Post du horoj estas ekflugo.
— Ĉu mi helpu al vi pri pakaĵo?
— Ah ne, Liza, kian mi havas pakaĵon. Ne maltrankvilu, mi alportos lude.
— Ne ludu kun tio, pli bone dungu portiston.
— Dankon, mi ĝuste tiel faros.
Ŝi paŭzis, kliniĝis kaj kisis min per duonmalfermita buŝo. Gardeme, por ne movi la damnitan oksigenan tubeton, ensuĉis miajn lipojn kaj dum kelkaj sekundoj lekis ilin tie, interne de si: «Ĉu vi deziras ĉi tien?»; poste deŝoviĝis kaj levis tremantajn, bluetajn palpebrojn. Kvazaŭ ŝi staris sur lignofajro.
— Bonvolu, Saĉjo, ne plu faru tiel, — raŭke diris ŝi. — Gardu vin, mi ja petis. Se ni vin ne interesas, almenaŭ pri Paŭlinjo pensu.
Mi silentis. Ne povis ja mi dispremite sibli responde al tielaĵo.
Ŝi malfermis pendantan sur la ŝultro saketon; atente fosis en ĝi kaj elprenis la ŝlosilojn, kiujn mi redonis al ŝi antaŭ la forflugo ĉi tien. Dum momento, kvazaŭ hezitante, — kaj eble, strebante emfazi sekvan movon — tenis ilin en mallerte fleksita mano, poste decideme, sed gardeme, sen ajna frapo, metis ilin sur la ŝranketon apud mia litkapo.
— Jen… Mi ĉiam timas, ke vi povis malĝuste kompreni. Mi redonas al la posedanto. Eble, ili ankoraŭ taŭgos. Se mi necesos — venu, mi ĉiam ĝojos.
Ŝi turniĝis kaj ekfrapis per la kalkanumoj for. Eliris el mia vidkampo, kaj mi fermis la okulojn. La frapado ĉesis.
— Tio koncernas ankaŭ vin, Elizabeta Nikolavna. Al mi estis tre agrable konatiĝi kun vi. Kaj, je dio, pardonu min. Mi ne… jam… ne simple… Mi amas.
— Ankaŭ vi pardonu min, Stanislava Solomonovna, — respondis morte trankvila voĉo de Liza.
La pordo malfermiĝis kaj fermiĝis.
Pasis, eble, kvin minutoj, antaŭ ol aŭdiĝis malrapidaj, molaj, katinaj paŝoj de Liza. Ŝi proksimiĝis, kaj mi eksentis, kiel fleksiĝis la lito — Liza sidiĝis apud mi.
— Ĉu vi dormas? — flustre demandis ŝi.
Mi malfermis la okulojn. Ŝajnis, ke ŝi maljuniĝis je jaroj. Sed tio estis simple laco — fizika kaj nerva. Se ni ripozus semajnon en Otuzo — la etulino tuj ekflorus.
Triope kun Stanjo. Jen kiel ĉiuj ekflorus.
— Per eterna dormo, — respondis mi.
Ŝin kvazaŭ tuŝis vipo.
— Ne ŝercu tiel! Neniam ŝercu tiel ĉe ni!!
Mi ne respondis. Ŝi silentis, trankviliĝante.
— Saĉjo… Kiun vi amas pli?
— Lian imperiestran moŝton kaj la patriarkon de komunistoj, — pensinte, siblis mi. — Ambaŭ estas tiaj malsamaj, kaj ambaŭ estas tute… necesaj por bonstato de la regno, — mi ripozis. — Antaŭ tri tagoj mi pli amis la imperiestron. Ĉar lia filo pereis. Kaj poste pli ekamis la patriarkon… ĉar oni lin kripligis, kaj nun… mi pli domaĝas lin.
Ŝi palpis mian vizaĝon per rigardo. Kiel radaro, per rondoj. Unu fojon, duan…
— Al vi kun mi ne sufiĉas eksplodaj pasioj, — diris ŝi. — Mi por vi, verŝajne, estas iomete kokino.
— Anserideto, — respondis mi.
Ŝi penis rideti. Tutan ŝian petolan viglecon, tutan gajecon, sur kiuj nure teniĝis nia triopo, kvazaŭ forblovis vento. Mi eĉ pensi timis, kio al ŝi okazis, kiam ŝi lasadis nin duope kun Stanjo kaj restis en hotela ĉambro sola.
— Tamen ŝi emas al peko de trofiero, — diris ŝi.
— Vere, sendube vere, Elizabeta Nikolavna, — per afekta voĉo siblis mi.
Ŝi denove penis rideti — kaj denove ne sukcesis. Kaj subite malrapide kaj mole, kiel hakita lanugeca piceo, puŝis sian vizaĝon en mian sanan ŝultron. Longaj helaj haroj disŝutiĝis laŭ la pansoj.
— Ne, ne, Saĉjo, ne parolu tiel. Ŝi estas bona, tre bona. Vi eĉ ne scias, kia bona ŝi estas.
Ŝiaj ŝultretoj ektremis.
Plaŭd'-plaŭd'-plaŭd'.
6
Ankoraŭ post semajno forflugis al siaj abiturientoj ankaŭ Liza.
Al tiu tempo mi mem jam povis manĝi kaj iri al necesejo. Kaj estri.
Kurakin elskuis Beĉjon ĝis la fundo mem. Pri tutaj ok tagoj de ŝia estado en Simbirsko ĝis la atenco estis konstruita horaro, eĉ minutaro. Nenio rezultis, ne troviĝis iaj ajn kroĉaĵoj. Kio provokis liajn «revelaciojn» pri valoraĵoj en la teko kaj pri cetero, restis same mistera, samkiel post la unua pridemandado. Neniujn personojn, en kiuj eblus almenaŭ kun streĉo suspekti iajn hipnotigantojn, li renkontis. Ne havis li iajn ajn truojn en memoro, nek perdojn de konscio — nenion.
Kruus raportis, ke ĉiuj liaj penoj palptrovi kaj malbloki iajn ajn perforte fermitajn regionojn de la memoro aŭ de la subkonscio de Cin fiaskis. Ne estis io por malbloki, Beĉjo estis unueca kaj nedividebla.