Lasu min paroli plu!
Lasu min paroli plu! читать книгу онлайн
Publika rajtigilo
Vi rajtas kopii kaj redistribui la ne?an?itan tekston de "Lasu min paroli plu!", komplete a? parte, en iu ajn formo, inkluzive de komputilaj dosieroj kaj sonregistra?oj, sub la sekvaj kondi?oj: (1) Vi liveru ?i tiun rajtigilon kun ?iu kopio. (2) La originala teksto estu klare distingita de ?ia aldona?o, komento a? klarigo, kaj, se la teksto estas nur parte reproduktita, la lokoj, kie tekstoparto estis forprenita, estu klare indikitaj. (3) Vi la?eble informu la a?toron, se vi distribuas pli ol cent kopiojn.
Внимание! Книга может содержать контент только для совершеннолетних. Для несовершеннолетних чтение данного контента СТРОГО ЗАПРЕЩЕНО! Если в книге присутствует наличие пропаганды ЛГБТ и другого, запрещенного контента - просьба написать на почту [email protected] для удаления материала
1. Izabela
Izabela rigardas al la granda spegulo. La knabino en la granda spegulo rigardas al Izabela. Izabela scias, kiu estas la knabino en la spegulo. Tiu enspegula knabino estas juna, malgranda kaj ne bela. Estas Izabela.
«La mondo ne estas bela,» diras Izabela al la spegulo. «Mi ne estas bela, mi ne estas granda, mi estas juna, tro juna. Nenio okazas al mi. En la tuta mondo ne estas knabo, kiu venas al mi kaj diras al mi «saluton» kaj sidas kun mi. En la tuta mondo ne estas juna viro, kiu venas al mi kaj rigardas al mi kaj diras : «Kara Izabela, vi estas juna kaj bela, sed vi laboras tro multe. Ne laboru nun. Venu kun mi. Ne demandu, kiu mi estas, kio mi estas. Mi estas nur juna viro, kiu rigardas al vi kaj diras : «Vi estas tute sola. Venu kun mi. Kun mi la mondo estas bela kaj granda.»» Sed ne venas tiu knabo, kaj en la tuta mondo nenio okazas. Nenio okazas al mi, nenio nova okazas, nenio speciala okazas. Nur laboro, laboro, laboro... Estas tro.»
«Mi sidas tute sola. Mi rigardas al vi, spegulo. Kaj en la spegulo estas nur Izabela, la plej malbela knabino en la tuta mondo. Vere la nuna mondo ne estas bela.»
